Artefarita intelekto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Artefarita intelekto[1] (AI) estas kampo de informadiko. AI temas pri konceptado kaj programado de maŝinoj, kiuj havas ecojn de intelekto, kaj pri iliaj kondutoj kaj strukturoj. Estas filozofia disputo, ĉu el la konduto de tiaj maŝinoj oni rajtas konkludi, ĉu kaj kiugrade aliaj intelektohavaj estaĵoj baziĝas sur similaj strukturoj. Alan Turing proponis tiuteme sian faman teston, kiu detektas intelekton nur laŭ la konduto (en konversacio aŭ intervjuo).

Kismet_robot_20051016.jpg
Kismet estas roboto kiu loĝas ĉe la muzeo MIT de Kembriĝo (Masaĉuseco), Usono.

La artefaritan intelekton oni fojfoje nomas maŝinintelekto, t.e. intelekto montrata de maŝinoj, kontraste al la natura intelekto de homoj kaj aliaj animaloj. En komputiko esploroj de AI estas difinitaj kiel la studo de "intelektaj agantoj": t.e. ajna aparato, kiu perceptas sian medion kaj entreprenas agojn, kiuj pliigas ĝian ŝancon sukcese atingi siajn celojn.[2] Populare, la termino "artefarita intelekto" estas aplikata kiam maŝino imitas "kognajn" funkciojn kiujn homoj asocias kun aliaj homaj mensoj, kiel "lernado" kaj "problemosolvado".[3]

Artefarita intelekto estis fondita kiel scienca fako en 1956, kaj ekde tiam ĝi trapasis kelkajn tajdojn de optimismo,[4][5] sekvite de seniluziiĝo kaj la perdo de financado (konata kiel "AI vintro"),[6][7] sekvite de novaj alproksimiĝoj, sukcesoj kaj plinovigita financado.[8] Dum plej el sia historio, la esplorado de AI estis dividita en subfakojn kiuj ofte komunikas unu kun alia.[9] Tiuj subfakoj estas bazitaj sur teknikaj konsideroj, kiel partikularaj celoj (ekz. "robotiko" aŭ "maŝinlernado"),[10] la uzado de partikularaj iloj ("logikaj" aŭ artefaritaj neŭralaj retoj), aŭ profundaj filozofiaj diferencoj.[11][12][13] Subfakoj estis bazitaj sur sociaj faktoroj (partikulare institucioj aŭ la verko de partikularaj esploristoj).[14]