From Wikipedia, the free encyclopedia
La atlasa cedro estas arbospecio hejma en Alĝerio (Tell-Atlaso) kaj en Maroko (en Rif-Montaro, Meza Atlaso, kaj loke en Alta Atlaso) [1]. Plimulto de la nuntempaj fontoj [2][3][4][5][6][7][8][9] pritraktas ĝin kiel diferencan specion Cedrus atlantica, sed iuj fontoj [10][11] konsideras ĝin subspecion de Lebanona cedro (C. libani subsp. atlantica).
Atlasa cedro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Strobilo kaj pinglaro | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Cedrus atlantica (Manetti ex Endl.) Carrière, 1855 | ||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||
C. libani subsp. atlantica (Endl.) Batt. & Trab. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La atlasa cedro estas mez-granda ĝis granda arbo, 30–35 m ( malofte 40m ) alta, kun trunka diametro de 1,5–2 m. Pri ĉiuj karakterizoj ĝi multe similas aliajn variaĵojn de la Lebanona cedro; estas malfacile diferencigi ilin. La meznombra strobilo emas esti iome pli malgranda ( kvankam registrita 12 cm,[1] nur malofte pli ol 9 cm longa, kompare kun pli ol 10 cm ĉe C. brevifolia, kaj 12 cm ĉe C. libani) kvankam tiurilate la specioj parte interkovriĝas (ĉiuj strobilolongecoj povas esti tiel mallongaj kiel 6 cm), dum la foliolongeco (10–25 mm) similas tiun de C. libani subsp. stenocoma, laŭ averaĝo pli longa ol C. brevifolia kaj pli mallonga ol C. libani subsp. libani, sed denove kun grava interkovriĝo [1][7][12]. Plie, multaj (sed tute ne ĉiuj) el la kultivitaj arboj havas glaŭkan (bluverdan) foliaron, pli pendbranĉajn ŝosojn, kaj povas havi pli da pingloj en ĉiu pinglokrono; junaj kultivitaj arboj ofte havas pli da leviĝigantajn branĉojn ol multaj kultivitaj C. libani subsp. libani[13].
Tiu palearktisa arbo konstituas arbarojn sur montaraj flankoj je altecoj de 1 370 ĝis 2 200 m. Tiuj cedraroj ofte estas unuspeciaj, aŭ miksaj kun numidia abio (Abies numidica), junipero, anzino kaj acero. Ili povas prezenti vivmedion por la endanĝerigita magoto (Macaca sylvanus), primato kiu prahistorie havis multe pli vastan distribuon en nordaj Maroko kaj Alĝerio.[14]
Ĝi estas ĝenerale kultivata je moderaj klimatoj. En ĝardenaj situoj plejofte estas la glaŭkaj formoj kiuj estas plantitaj kiel ornamaj arboj. La glaŭkaj formoj povas esti diferencigitaj kiel kultivara "glauca" grupo. Ankaŭ ekzistas diferencaj habitoj : kolonaj, pendbranĉaj ( "pendula" ), orkolor-foliaj ( "aurea" ) kultivaroj. La atlasa cedro utilas je kultivado ĉar ĝi estas pli rezistema kontraŭ sekaj aŭ varmegaj cirkonstancoj ol plimulto da koniferoj.
Cedraj forstoj, ĉefe kun Cedrus atlantica, estas starigitaj en suda Francujo por produktado de konstruligno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.