metrostacio en Parizo From Wikipedia, the free encyclopedia
Bagneux - Lucie Aubrac estas nova stacio sur linio 4 de la Metroo de Parizo kaj estonte sur linio 15 de Grand Paris Express, situanta en komunumo Bagneux, departemento Hauts-de-Seine. Ĝi fariĝis la fina stacio de linio 4 post ĝia plilongigo elde Mairie de Montrouge. Ĝi estis malfermita la 13-an de januaro 2022. La nomo Bagneux - Lucie Aubrac omaĝas al franca rezistulino Lucie Aubrac.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Bagneux, Lucie Aubrac kaj Lucie Aubrac (filmo). |
Bagneux - Lucie Aubrac | |||
---|---|---|---|
metrostacio • subtera stacio • fina stacio | |||
Lokigo | |||
Lando | Francio | ||
Komunumo | Bagneux | ||
Geografia situo | 48° 48′ 10″ N, 2° 19′ 2″ O (mapo)48.8026607790082.3173561692238 | ||
| |||
Ecoj | |||
Profundo | -8 m -36 m | ||
Tarifa zono | 2 | ||
Historio | |||
Malfermo | 13-a de januaro 2022 2025 | ||
Arkitekto | LIN (Finn Geipel kaj Giulia Andi) | ||
Administrado kaj utiligado | |||
Proprietulo | RATP / SGP | ||
Trafikanto | RATP | ||
Kodo | GA19 / 19BAG | ||
Metro-linioj | · (estonte) | ||
La stacio situas en dediĉita loko de kvartalo Victor-Hugo, sub loĝeja kaj komerca komplekso.
La fina stacio havas ĉefan alirejon sur suda antaŭplaco de 5 000 m2, sur Avenuo Henri-Barbusse. Dua alirejo estis kreita norde de la stacio, sur Avenuo de Stalingrad.
La stacio havas profundon de 8 metroj. Estas rekta aliro de la surfaco pere de rulŝtuparoj. Elde la ĉefa alirejo, estas po lifto sur ĉiu kajo por handikapitoj.
Laŭ skemo malkaŝita la 26-an de januaro 2011[1], Bagneux M4 devus ankaŭ esti stacio de linio 15 de estonta metroo Grand Paris Express[2],[3],[4]. Ĝiaj kajoj havos profundon de 38 m. Aliro al stacio de Grand Paris Express, kiu troviĝos en la nivelo de Rond-Point des Martyrs de Chateaubriant, fariĝos tra Avenuo Henri-Barbusse.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.