Bajono
komunumo en la departemento Atlantikaj Pireneoj de Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bajono [bajon] (france Bayonne, eŭske Baiona) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Pyrénées-Atlantiques (jen france, prononco [piʁene atlɑ̃tik], eŭske Pirinio Atlantikoak, gaskone Pirenèus Atlantics) aŭ Atlantikaj Pireneoj kaj en la regiono Nova Akvitanio. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento kaj enhavas proksimume 46 000 loĝantojn.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bayonne (stacidomo). |
Bajono | |||||
---|---|---|---|---|---|
La "Granda Bajono" | |||||
komunumo en Francio | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Nova Akvitanio | ||||
Departemento | Pyrénées-Atlantiques (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Bayonne (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 64102 [+] | ||||
Poŝtkodo | 64100 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 64102 | ||||
Retpaĝaro | http://www.bayonne.fr/ | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 52 749 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1,850 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 30′ N, 1° 29′ U (mapo)43.4925-1.4763888888889 | ||||
Alto | De 0 al 85 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Areo | 21,68 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Bayonne [+] | |||||
La antikva nomo de la urbo estis Lapurdum, kiu estis la nomo de la loka romia tendaro. Bajono troviĝas je la trafo de la riveroj Adour kaj Nive. La nomo Baiona, kiu verŝajne devenas de la eŭska lingvo "ibai ona" = "la bona rivero"[1], nur aperis ekde la 11-a jarcento.
La latina devizo de Bajono, Nunquam polluta, signifas "Neniam makulita", kiel aludo al la multnombraj malsukcesaj provoj okupi la urbon tra la jarcentoj.