Balustro
arkitektura elemento / From Wikipedia, the free encyclopedia
Balustro estas ĉiu el la kolonetoj, ordinare vazoformaj en sia mezo kaj artisme fasonitaj, el kiuj konsistas balustrado.[1]
Laŭ Francisko Azorín balustro estas Koloneto aŭ paliseto por formi barantilon.[2] Kaj li indikas etimologion el greka balaystion nome propra nomo de la granatarba floro kaj el la latina balastium.[3]
Balustroj estas uzitaj ankaŭ por fabriki meblojn, ekzemple kiel piedoj por tabloj aŭ seĝoj.