Barono de Rio Branco
From Wikipedia, the free encyclopedia
José Maria da SILVA PARANHOS, Barono de Rio Branco (1845-1912) (Juca Paranhos) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 20-a de aprilo 1845 - Rio-de-Ĵanejro, en la 10-a de februaro 1912) estis brazila advokato, diplomato, geografo kaj historiisto. Li okupis la seĝon 34 de la Brazila Beletristika Akademio, kaj elektiĝis en la 1-a de oktobro 1898, kiel sukcedanto de la brazila verkisto João Manuel Pereira da Silva (1817-1898).
Barono de Rio Branco | |||||
---|---|---|---|---|---|
Brazila diplomato | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 20-a de aprilo 1845 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | ||||
Morto | 10-a de februaro 1912 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | ||||
Tombo | tombejo Caju vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Faculdade de Direito do Recife vd | ||||
Partio | Partio Konservativa vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | José Maria da Silva Paranhos vd | ||||
Patrino | Q18667559 vd | ||||
Gefratoj | Alfred da Silva-Paranhos vd | ||||
Edz(in)o | Marie Philomène Stevens vd | ||||
Infanoj | Paulo do Rio Branco vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | advokato • historiisto • geografo • diplomato • politikisto • ministro • juristo vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1862, li eniris en la Fakultaton pri Juro de San-Paŭlo, tamen, en la lasta jaro li translokiĝis al la Fakultato pri Juro en Recife kie li diplomiĝis kiel bakalaŭro. Filo de José Maria da Silva Paranhos, la Vicgrafo de Rio Branco, li fariĝis la patrono de la brazila diplomatio kaj unu el la plej gravaj figuroj en la historio de Brazilo.