San-Paŭlo
subŝtato de Brazilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
San-Paŭlo[4] aŭ Sanpaŭlo (portugale Estado de São Paulo) estas unu el la 27 federacieroj de Brazilo. Ĝia ĉefurbo estas San-Paŭlo (portugale São Paulo) kaj ĝia nuna estro estas João Doria, kiu en 2018 transprenis ĝin de Geraldo Alckmin. Oni ankaŭ povas skribi San-Paŭlio, por distingi la subŝtaton de la ĉefurbo.
Ĉi tiu artikolo temas pri subŝtato. Por urbo rigardu la paĝon San-Paŭlo (urbo). |
San-Paŭlo | |
---|---|
portugale São Paulo | |
Flago de San-Paŭlo | Blazono de San-Paŭlo |
subŝtatoj de Brazilo | |
moto: Pro Brasilia fiant eximia | |
Himno: Hino dos Bandeirantes | |
Nomo de la loĝanto: paulista | |
Situo | |
- Regiono | Sudorienta |
- Limnajbaroj | Paraná (sude) ·Mato Grosso do Sul (okcidente) ·Minas Gerais (norde, nordoriente) ·Rio de Janeiro (oriente) |
- Mezoregionoj | 15 |
- Mikroregionoj | 63 |
- Municipoj | 645 |
Ĉefurbo | San-Paŭlo |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | João Doria () (ekde 1-a de januaro 2019) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | João Doria (PSDB) |
- Vicŝtatestr(in)o | Márcio França (PSB) |
- Federaciaj deputitoj | 70 |
- Ŝtataj deputitoj | 94 |
Areo | |
- Entute | 248 209 km² (12º)[1] |
Loĝantaro | 2010 |
- proksimume | 41 252 160 loĝ. (1º) |
- Loĝdenso | 166,73 loĝ./km² (3º) |
Ekonomio | 2010 |
- MEP | R$ 1,428 bilionoj[2] (1º) |
- MEP po kapo | R$ 30 243[2] (2º) |
Sociaj indikiloj | 2005 |
- IHD | 0,833 (2005)[3] (3º) – alta |
- Vivdaŭro | 74,8 jaroj (4º) |
- Analfabetismo | 4,0% (5º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | Subtropika Aw/Cfa/Cfb/Cwa/Cwb |
Mallongigo | BR-SP |
Retejo | www.saopaulo.sp.gov.br |
Politike ĝi konsistas el 645 municipoj kaj sia areo estas de 248.209,426 km², aŭ 2,91% de tuta surfaco de Brazilo. Troveblas tri diversaj partoj: la metropola areo de la ĉefurbo (konata kiel Granda San-Paŭlo, portugale Grande São Paulo), la marbordo kaj la interlando. Regionoj proksime de la ĉefurbo ankaŭ estas metropolaj areoj, kiel Kampino, Santos, Sorocaba kaj São José dos Campos; aliaj regionoj estas la ABC Paulista. La sumo de loĝantoj de tiuj areoj kaj de la ĉefurbo surpasas 29 milionojn da loĝantoj, t.e., proksimume 75% de la tuta populacio de San-Paŭlo.
San-Paŭlo havas la plej grandan populacion de Brazilo, kun pli ol 40 milionoj da loĝantoj, ĉirkaŭ 22% de Brazilo. Tio igas ĝin la plej populacia ŝtato de Brazilo kaj la tria plej populacia politika divido en Sud-Ameriko, malantaŭ nur Kolombio kaj Brazilo mem. Ĝia popolo estas unu el la plej miksitaj de la lando, komponata ĉefe de portugaloj kaj italaj elmigrintoj. Aliaj malnovaj popolgrupoj konsistas el afrikanoj kaj indianoj. Elmigrintaron konsistigas aliaj grupoj, kiel araboj, germanoj, hispanoj, japanoj kaj ĉinoj.
Ĝi estas la plej aktiva ŝtato industrie kaj ekonomie. Krom la granda ekonomia povo, la ŝtato havas relative bonajn sociajn indicojn: la tria plej granda IHD, dua MEP kape kaj kvara plej malgranda nivelo de senalfabetismo inter ĉiuj ŝtatoj de Brazilo.