Operaco Overlord
From Wikipedia, the free encyclopedia
Operaco Overlord estas nomo de elŝipiĝo en Normandio, el la 6-an de junio 1944, kiu post kvar jaroj malfermis Okcidentan batalfronton. Ĝi estis unu el la plej grandaj armeaj operacoj de la Dua Mondmilito.
Rapidaj faktoj Daŭro:, Loko: ...
Operaco Overlord | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Dua Mondmilito | |||||||
Elŝipiĝo de usonaj soldatoj sur strando Omaha | |||||||
operaco | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Usono Unuiĝinta Reĝlando Kanado Korpuso de liberaj francoj Pollando |
Nazia Germanio | ||||||
Komandantoj | |||||||
Dwight D. Eisenhower Bernard Montgomery (surtere) Bertram Ramsay (surmare) Trafford Leigh-Mallory (suraere) |
Gerd von Rundstedt Erwin Rommel Friedrich Dollmann | ||||||
Forto | |||||||
326 000 (11-a de junio) | 250 000 (6-a de junio) | ||||||
Perdoj | |||||||
proksimume 37 000 mortigitoj 18 000 perditoj 154 000 vunditoj |
proksimume 200 000 mortigitoj aŭ vunditoj 200 000 militkaptitoj | ||||||
Fermi
En tiu ĉi operaco partoprenis taĉmentoj el dek du aliancanaj nacioj: Aŭstralio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Grekio, Kanado, Nederlando, Nov-Zelando, Norvegio, Pollando, Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono.
La operaco Overlord komenciĝis dumnokte, kiam en Normandio surteriĝis paraŝutistaj taĉmentoj. Samtempe la aliancanaj surmaraj kaj aeraj fortoj bombardis germanajn taĉmentojn. La sekvantan tagon matene, la 6-an de junio, estis entreprenita kunigita sturmo. Tiu ĉi tago estas markata kiel T-Tago.