ĉefurbo de Libano From Wikipedia, the free encyclopedia
Bejruto (arabe بيروت [bejrUt], latine Berytus) estas la ĉefurbo de Libano kaj kun 2,1 milionoj da loĝantoj (2007). Ĝi estas la plej granda kaj grava urbo de la lando, situanta sur duoninsulo ĉe la mezpunkto de la marbordo de Libano kun la mediteranea maro, kiuj funkcias kiel la ĉefa marhaveno kaj ĝi ankaŭ formas la metropolitan areon de Bejruto, kiu konsistas el la ĉefurbo kaj antaŭurboj. La unua mencio de tiu metropolo estas trovita en letero de la antikva egipta Amarna, kiu datiĝas el la 15-a jarcento a.K., kaj la urbo estis ade enloĝata poste.
بيروت Bayrūt | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
urbego plej granda urbo administra teritoria unuo ŝtata ĉefurbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Devizo: BERYTUS NUTRIX LEGUM (latino) | |||
Administrado | |||
Statuso | ĉefurbo | ||
Lando | Libano | ||
Telefonkodo | +00961 | ||
Retpaĝaro | www.beirut.gov.lb | ||
Politiko | |||
Urbestro | Abdel Mounim Ariss | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 574 397 | ||
Loĝdenso | 121 068 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 53′ N, 35° 31′ O (mapo)33.88694444444435.513055555556 [+] | ||
Alto | 0 m [+] | ||
Areo | 100 km² (10 000 ha) | ||
Horzono | GMT | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beirut [+] | |||
Bejruto gastigas la registarejon kaj ludas gravan rolon en la libana ekonomio kun ĝia urbocentro, Hamra, Verduno, kaj Ashrafieh gastigis kompaniajn firmaojn kaj bankojn. La urbo estas la fokuso de la kultura vivo de la regiono, fama pro la gazetaro, teatroj, kulturaj agadoj, kaj nokta vivo. Post la detruiga libana interna milito, Bejruto spertis rekonstruadon de la historia urbocentro, jaĥtejo, drinkejoj kaj nokta vivo-distriktoj denove igis ĝin vidindaĵo. Oni nomis Bejruton kiel pintolokon por viziti en 2009 de New York Times. Ĝi ankaŭ estis enlistigita kiel unu el la dek plej viglaj ĉefurboj en la mondo fare de Lonely Planet en 2009.
La 4-an de Aŭgusto 2020 en Bejruto eksplodis 2750 tunoj da amonia nitrato, kio kaŭzis morton de pli ol 100 homoj, vundigojn de pli ol 4 000 homoj kaj detruon de multaj konstruaĵoj.
Bejruto situas sur ebenaĵo, sur duoninsulo laŭ Mediteranea Maro, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Turkio kaj Izraelo.
Bejruto havas mediteranean klimaton. Jare pluvas po 860 mm. Precipe inter novembro-februaro pluvas (tre malofte neĝas). Inter junio-septembro ne pluvas, tiam la temperaturo proksimiĝas al 30 °C. Vintre la temperaturo varias ĉirkaŭ 10 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.