NRO diskoniganta Esperanton From Wikipedia, the free encyclopedia
Bjalistoka Esperanto-Societo estas ne-registara organizaĵo fondita en 1991. Ĝi daŭrigas tradicion de la antaŭmilita Zamenhofa Esperanto-Societo fondita en 1922 de Jakobo Ŝapiro.
Bjalistoka Esperanto-Societo | ||
---|---|---|
Białostockie Towarzystwo Esperantystów | ||
volontula asocio | ||
Komenco | 4-a de decembro 1991 vd | |
Antaŭe | Zamenhofa Esperanto-Societo vd | |
Geografia situo | 53° 7′ 45″ N, 23° 9′ 14″ O (mapo)53.12913888888923.154 | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Sidejo | Pollando, Bjalistoko | |
| ||
Tipo | NRO | |
Agareo |
Bjalistoko, podlaĥia provinco kaj najbaraj provincoj | |
Estr(ar)o | Przemysław Wierzbowski | |
Lingvoj | ||
Retejo | https://espero.bialystok.pl | |
Jura formo | volontula asocio | |
La 2-an de decembro 1990 dum la fondokunsido de 34 bjalistokaj esperantistoj, oni decidis refondi Bjalistokan Esperanto-Societon kaj elektis Stanisław Dobrowolski la unua prezidanto de la societo[1]. Pro la agado de Fondumo Zamenhof kaj lokaj esperantistoj oni renovigis konstruaĵon de iama Sinagogo Piaskower ĉe la strato Piękna 3. Ĝis la jaro 1999 funkciis tie Informcentro Kultura kaj Turisma Ludoviko Zamenhof. Ekde 2000 en la konstruaĵo troviĝas la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de Fondumo Zamenhof.
La ĉefa okupo de Bjalistoka Esperanto-Societo estas popularigado de Esperanto en Bjalistoko kaj en la provinco, organizado de lingvokursoj je ĉiuj gradoj, ĉiujaraj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, prelegoj kaj aliaj eventoj.
La societo estis loka kunlaboranto de UEA por prepari UK 2009 okaze de la 150-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof.
Ekde 2009 volontuloj de la societo organizas renkontiĝojn de Bjalistoka Lingva Kafejo, en kiuj krom Esperanton oni povas konversacie praktiki lingvojn de la mondo[2]. La 23-an de januaro 2017 okazis ĝia 100-a renkontiĝo[3].
Ekde 2008 Bjalistoka Esperanto-Societo estas gastiganta organizo kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo de Erasmus+. Ĝis nun en Bjalistoko dum 9-12-monataj periodoj laboris, helpante organizi Esperanto-aranĝojn kaj kursojn, volontuloj el: Francio (2008), Britio (2009), Hungario (2011), Rusio (2012), Ukrainio (2013), Ukrainio (2014), Hungario (2015), Francio (2016) kaj Nederlando (2017)[4].
En la jaroj 2013-2015 la societo estis partnero de la projekto Elloke-Tutmonden de la programo Grundtvig. Kadre de la dujara projekto okazis internaciaj renkontiĝoj kaj trejnadoj kunorganizataj kun Verĉela Esperanto-Grupo kaj Triesta Esperanto-Asocio (Italio), EUROKKA (Francio), Esperanto-klubo Espero el Visaginas (Litovio) kaj Esperanto-Asocio de Skotlando[5].
En la jaroj 2015-2017 la societo estis kunordiganto de la projekto Trejnu la Trejniston de Erasmus+[6].
En majo 2017 la societo organizis kun Pola Esperanto-Asocio 36-an Polan Esperanto-Kongreson en Bjalistoko[7].
La 31-an de majo 2017 laŭ la iniciato de Bjalistoka Esperanto-Societo en la urbo aperis nova ZEO, la strato Jakobo Ŝapiro[8].
Bjalistoka Esperanto-Societo kaj ĝiaj aktivuloj, ofte en kunlaboro kun Esperanto-libraro (filio de Podlaĥia Libraro), eldonis plurajn librojn en Esperanto, interalie verkojn de la pola literaturo.
La societo eldonas ĉiujare Bjalistokaj Kajeroj okaze de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj. Jam aperis 12 numeroj[9].
Ekde oktobro 2017 la estraron konsistigas[10]:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.