Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
ĉiujara decembra Esperanto-renkontiĝo en la naskiĝurbo de LLZ / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, BZT (pole Białostockie Dni Zamenhofa, BDZ) estas ĉiujara Esperanto-renkontiĝo okazanta en Bjalistoko en semajnfino antaŭ aŭ inkluzive de la 15-a de decembro, la naskiĝtago de L.L. Zamenhof. Ĝia ĉeforganizanto estas Bjalistoka Esperanto-Societo, krome – Bjalistoka Kulturcentro, Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki kaj aliaj.
Rapidaj faktoj
Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj | ||
---|---|---|
Loko | Bjalistoko | |
Ekde | 1988 | |
Organizanto | Bjalistoka Esperanto-Societo | |
Oficiala retejo | espero | |
Fermi
Kutime en la programo troviĝas interalie: resumo de la literatura konkurso Esperanto ligas homojn, flormetado al la Zamenhof-monumento, katolika meso, naskiĝtaga kuko de Ludoviko, koncertoj de lokaj kaj eksterlandaj muzikistoj, ekskurso en Podlaĥio, vesperaj amikaj rondoj kaj prelegoj[1].