Bodgajo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Bodgajo estas religia loko kaj pilgrimejo asociita kun la templo Mahabodio en la distrikto Gajo en la Barata ŝtato de Biharo. Ĝi estas fama pro esti la loko, kie onidire la budho Gotamo atingis budhecon sub bodiarbo.[1]
Rapidaj faktoj Lando, Regiono ...
Bodgajo | |
Bōdhgayā | |
Urbo | |
Granda statuo de la budho Gotamo en Bod-Gajo. | |
Oficiala nomo: hindie बौधगया ⟨Bōdhgayā⟩ | |
Lando | Barato |
---|---|
Regiono | Biharo |
Distrikto | Gajo |
Koordinatoj | 24.695102 °N, 84.991275 °O / 24.695102; 84.991275 (mapo) |
Loĝantaro | 45,349 (2015) |
Horzono | +5:30 |
Poŝtkodo | 824231 |
Situo enkadre de Barato
| |
Vikimedia Komunejo: Bodh Gaya | |
Fermi
Por budhistoj, Bodgajo estas la plej grava el la kvar ĉefaj pilgrimejoj, kiuj rilatas al la vivo de la budho Gotamo. La aliaj tri estas Lumbinio, Sarnato kaj Kuŝinagaro. En 2002, la templo Mahabodio en Bodgajo iĝis monda heredaĵo de UNESKO.[2]