From Wikipedia, the free encyclopedia
Britia Borneo aŭ Brita Borneo enhavis la kvar nordajn partojn de la insulo Borneo, kio estas nuntempe la ŝtato Brunejo, la du malajziaj subŝtatoj Sabaho kaj Saravako, kaj la malajzia teritorio Labuano.[1][2] Dum la brita kolonia regado antaŭ la Dua Mondmilito, Saravako estis konata kiel Reĝlando Saravako (1841–1946), Sabaho estis konata kiel Norda Borneo (1881–1946), kaj Labuano estis konata kiel Kronkolonio Labuano (1848–1946). Inter la Dua Mondmilito kaj ĝia sendependeco el Britio, Saravako iĝis la Kronkolonio Saravako (1946–1963) dum Sabahp kaj Labuano kombine formis la Kronkolonion de Norda Borneo (1946–1963). La Reĝlando Brunejo (1888/1906-1984) estis protektorato (1888/1906) de Unuiĝinta Reĝlando ekde la Protektorata Interkonsento, kaj estis konata kiel Brita Protektorato Ŝtato Brunejo.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.