Brunejo

lando, konsistanta el parto de la insulo Borneo From Wikipedia, the free encyclopedia

Brunejomap
Remove ads

Negara Brunei Darussalam, aŭ la Sultanlando de Brunejo, estas nafto-riĉa lando situanta sur la insulo Borneo. Kvankam multe malpli granda ol dum sia plej bona periodo en la 16-a jarcento, la Sultanlando lokiĝas super ampleksa kampo de petrolo kaj tergaso, la fonto de unu el la plej altaj laŭloĝantaraj Netaj Enlandaj Produktaroj el la malpli evoluintaj landoj. La ĉefurbo estas Bandar Seri Begawan.

Thumb
Rapidaj faktoj Sultanato, Insulo ...
Thumb
Moskeo de la Sultano Omar Ali Saifuddin en Bandar-Seri-Begavano.
Remove ads

Historio

La sultanlando Brunejo estis tre pova inter la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ĝia regno kovris la tutan insulon Borneo kaj la sudorienton de la Filipinoj. La eŭropa influo malfortigadis laŭgrade ĉi tiun regionan povon. Pli malfrue estis mallonga milito kontraŭ Hispanio. La fino de la bruneja imperio kulminis en la 19-a jarcento, kiam Brunejo perdis la plimulton de sia teritorio favore al la Blankulaj Raĝoj de Saravako, kiel rezulto estas la nuntempa malgranda teritorio disigita en du partojn. Brunejo estis brita protektorato de 1888 ĝis 1984.

Okazis malgranda ribelo kontraŭ la monarĥio dum la 1960-aj jaroj, kiu estis regata de Britio. Tiu ĉi okazintaĵo, konata kiel la ribelo de Brunejo, estis parte respondeca pri la fiasko de la kreado de la Federacio de Norda Borneo. La ribelo malhelpis la decidon de Brunejo ne partopreni la Malajan Federacion kaj estis la unua etapo de la indonezia-malaja konfronto.

Remove ads

Registaro kaj politiko

Thumb
Hassanal Bolkiah, la bruneja sultano.

La sultano de Brunejo, kiu estis el la sama dinastio ekde la 14-a jarcento, estas la estro de la ŝtato kaj de la registaro. La sultano Hassanal Bolkiah estas helpata de privata Konsilio, Konsilio de Ministroj kaj Leĝa Konsilio el 20 membroj.

Brunejo estas unu el la malmultaj landoj kie ankoraŭ ne estas agnoskata la virina balotrajto.

Nuntempe la monarĥo posedas riĉaĵon, kiu atingas 20.000 milionojn da usonaj dolaroj, unu el la personaj riĉaĵoj plej grandaj en la mondo. Kiel ŝatanto de ekstravagancoj li havas 1500-ĉambran palacon kaj kolektaĵon de pli ol 5000 luksaj veturiloj (inter ili 165 Rolls-Royce).

Remove ads

Politik-Administra Organizo

Thumb
Mapo de la distriktoj de Brunejo.

Brunejo estas dividita en kvar distriktojn nomatajn daerah:

  1. Belait
  2. Brunejo kaj Muara
  3. Temburong
  4. Tutong

Geografio

Brunejo estas en la norda marbordo de la insulo Borneo. Ĝi estas formata de du disaj teritorioj. La teritorio estas formita de marborda plataĵo kun marĉaj zonoj okcidente kaj nordoriente kaj interne montara regiono. La riveroj fluas je norda direkto; inter ili la plej grava estas la rivero Belait.

La lando havas malsekan tropikan klimaton, kun meza temperaturo de 27,8 °C. La pluvado estas intensa dum la tuta jaro sed pliiĝas dum la pluvegsezono de novembro ĝis marto.

Biogeografie la lando situas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Remove ads

Faŭno

La varia faŭno de la lando inkluzivas pli ol 157 mamulajn speciojn: panteroj, tigroj, simioj kaj diversaĵo de birdoj, lacertoj kaj serpentoj. Ankaŭ ekzistas multaj naturaj rezervejoj.

Ekonomio

La ekonomio de Brunejo ĉefe baziĝas sur la ekspluatado de minaĵoj, elfosado de nafto, natura gaso, kaj karbo. Ankaŭ ekzistas arbara ekspluatado kaj fiŝkaptado. Ĝia agrikulturo estas tipe tropika kun kultivoj kiaj rizo, kokoso kaj kaŭĉuko.

Loĝantaro

Thumb
Evoluo de la bruneja loĝantaro.

En 2007, Brunejo havis 374.500 loĝantojn. 67 % estis el malaja etno, 15 % el ĉina deveno, 6 % estas indiĝenoj kaj la restantaj 12 % konsistas el aliaj etnoj. La oficiala lingvo estas la malaja lingvo. La espero de vivo estas 75 jaroj. 93,9 % el la loĝantaro estas malanalfabetigita. Le mezumo de idoj per virino estas 1,97.

La angla estas vaste parolata kaj ekzistas relative granda komunumo de elpatriigitaj britoj kaj aŭstralianoj.

Islamo estas la oficiala religio de Brunejo kaj la sultano estas la religiestro en la lando. Aliaj kredoj estas Budhismo (ĉefe ĉinoj), Kristanismo kaj en malgrandaj kaj izolitaj komunumoj, indiĝenaj religioj.

Remove ads

Kulturo

La bruneja kulturo estas simila al la malaja, kun ioma influo de Hinduismo kaj Islamo. La plimulto de la festotagoj korespondas al la islamaj festoj pro kio ĝi sekvas la islaman kalendaron. En majo 2014, Brunejo establas ŝarion (puna kodo de islama juro).

Thumb Thumb Thumb Thumb

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads