komunumo en Bretonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Carhaix-Plouguer (jen france, bretone Karaez-Plougêr) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Finistère (jen france, bretone Penn-ar-Bed), en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 7 240 loĝantoj.
Carhaix-Plouguer / Karaez-Plougêr | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
La « domo de la seneskalo » (16-a jc) fariĝinta turismoficejo | |||||
komunumo en Francio setlejo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Bretonio | ||||
Departemento | Finistère | ||||
| |||||
INSEE kodo | 29024 [+] | ||||
Poŝtkodo | 29270 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 240 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 281 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 17′ N, 3° 34′ U (mapo)48.275833333333-3.5744444444444 [+] | ||||
Alto | 104 m [+] | ||||
Areo | 25,81 km² (2 581 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Carhaix-Plouguer [+] | |||||
Carhaix situas en regiono Poher, grava parto de Kernevo, inter la montoj de Arrée norde kaj la Nigraj Montoj (Francio) sude. Geologie, Carhaix situas en la centro de la baseno de Châteaulin, konsistanta precipe el skisto ofte ardezaj kaj el grejso en topografia kaviĝo inter la montoj de Arrée kaj la Nigraj montoj.
Fariĝintaj komunumoj dum la franca revolucio, Carhaix kaj Plouguer kunfandiĝis en 1956 kaj elektis la nomon Carhaix-Plouguer. Ekde 1862, la urba konsilio de Carhaix deziresprimis tion[1].
Carhaix-Plouguer okupas centran pozicion centre de la okcidenta parto de la bretona duoninsulo. Ĝi situas proksimume je egala distanco de pluraj grandaj urbaj areoj : Brest, Quimper, Saint-Brieuc, Lorient [2]
En ĉarto subskribita de la grafo de Kernevo, Hoël, por donaci « vilaon situanta apud Caer Ahes, en kiu troviĝas la preĝejo sanctus Kigavus (sankta Quijeau) »[3], troviĝas la plej malnova formo de la nomo de Carhaix, proksima kaj samtempa al la formoj troveblaj en la mezepokaj romanoj. La ĉarta kompreneble antaŭa la morton de Hoël en 1084.
Arkeologiaj serĉoj[4] komencitaj en la 18-a jc kaj nun metodaj ekde 1995 malkovras pli kaj pli da restaĵoj de konstruaĵoj. Multaj gaŭlo-romiaj restaĵoj estis trovitaj kaj ili interesis siatempe Théophile Malo Corret de la Tour d'Auvergne.
Ekde la romia epoko, Vorgium (Carhaix) estis vera kruciĝejo, la france Annales de Lausanne en 818 kvalifikis Carhaix (kie la reĝo de Francio Ludoviko la 1-a kaj ties ost (= armeo) estus restadanta en tiu dato) Corophesium ( = kruciĝejo) pro sia centra pozicio okcidente de la armorika duoninsulo : ok romiaj vojoj eliris el Carhaix irantaj, inkluzivante de la disbranĉiĝoj, en 12 malsamaj direktoj[5].
En la mezepoko, la urbo estis la ĉefurbo de la mezepoka "Poher", bretone Pou-Kaer, la lando de la Civito. La nomo Kaer estas vorto komuna al la britonaj keltaj lingvoj, kiu signifas fortikigitan lokon.
En 878, la urbo eble estis prirabita de la vikingoj, sed tio ne estas certa. Ekde la 9-a jarcento, la ĉartaro de Redon mencias Poucar aŭ Poucher kaj tio respondus al la spaco inter la montoj de Arrée kaj la Nigra monto, buŝo de la rivero Aulne kaj la lando de Quintin oriente[6].
Vidu ankaŭ: hereda milito de Bretonio (1341 - 1364), kiu forte detruis la urbon.
La tria ordeno de la seneskalejo de Carhaix skribis plendokajeron[7] petanta la egalecon de la impostoj por la tri ordenoj, la neniigon de la nearmulaj impostoj ('france taille), hejmimpostoj (france fouage) kaj de dekonaĵimpostoj (france dîme) kaj de la malkontrakteblaj farmobienoj kaj de la senjoraj justicoj.
La malfermo de la kanalo inter Nantes kaj Brest en ĉ. 1830, profitis al la ardezejoj kaj al la regiona agrokulturo, sed ne dinamikigis Carhaix, eĉ se ĝi estigas lan havenon de Carhaix.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.