Christoffel Plantijn
From Wikipedia, the free encyclopedia
Christoffel PLANTIJN [krisTOfel planTEJN] (naskiĝis en Saint-Avertin apud Tours (Francio) ĉ. 1520, mortis en Antverpeno la 1-an de julio 1589) estis presisto kaj eldonisto, kiu ekloĝis en Antverpeno en 1549. En 1555 li malfermis propran presejon, la Officina Plantiniana, kiu en ĝia apogeo nombris 16 presmaŝinojn kaj dungis pli ol 80 laboristojn. Kiam li ektimis hispanan uzurpadon de la urbo, li transloĝiĝis al Leiden, kie li iĝis presisto de la universitato. Li revenis al Antverpeno en 1585, kie li mortis kvar jarojn poste.
Christoffel Plantijn | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Christophe Plantin | ||
Naskonomo | Christophe Plantin | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1520 (1520-05-01) en Saint-Avertin, apud Tours, Francio | |
Morto | 1-an de julio 1589 (1589-07-01) (69-jaraĝa) en Antverpeno, Belgio | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Suda Nederlando • Francio • Hispana Nederlando vd | |
Alma mater | Kunfrataro de Sankta Luko | |
Familio | ||
Edz(in)o | Jeanne Rivière (en) vd | |
Infanoj | Martina Plantin vd | |
Parencoj | Franciscus Raphelengius vd | |
Profesio | ||
Okupo | prestipdezajnisto University printer (en) poeto bindisto presisto eldonisto vidartisto vd | |
Aktiva en | Antverpeno • Leiden • Parizo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La plej fama verko de Plantijn estas lia Biblia Regia redaktita de Benito Arias Montano, kiun li eldonis inter 1568 kaj 1574. Tiu ĉi plurlingva eldono de kristana biblio estis publikigita kun la helpo de la hispana reĝo Filipo la 2-a. Aliaj nomoj por tiu ĉi biblio estas Biblia Sacra, Biblia Complutense kaj Biblia Polyglotta.
Post lia morto lia bofilo Jan I Moretus transprenis la entreprenon. Ĉi-momente la Muzeo Plantin-Moretus, apartenanta al la Monda heredaĵo de UNESKO, troviĝas en la sama presejo.