Cirkelo (konstelacio)
konstelacio en suda ĉiela hemisfero / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Cirkelo (latine Circinus) estas unu el la 88 konstelacioj el kiuj konsistas la tera ĉielo, laŭ la oficiala divido de la Internacia Astronomia Unio. Temas pri malgranda konstelacio, videbla el la suda duonsfero.
Cirkelo | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Circinus (genitiva Circini) |
Mallongigo | Cir |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Centaŭro • Muŝo • Paradizeo • Suda Triangulo • Ortilo • Lupo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 13h 30m 0s ... 15h 20m 0s |
Deklinacio | -70° 0' 0" ... -55° 0' 0" |
Areo | 93 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 85 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 0 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 3,2 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -90° ... 35° |
Latitudoj de plena videbleco | -90° ... 20° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Junio |
Historio | |
Unua priskribo | Nicolas Louis de Lacaille |
Jaro de unua priskribo | 1763 |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | |
Postaj ŝanĝoj | |
Ĝia enkonduko estis oficialigita en la 18-a jarcento de la franca astronomo Nicolas Louis de Lacaille, kaj ĝia nomo devenas el la latina vorto kiu signifas cirkelo.
La Cirkelo situas inter la malgranda, sed facile rekonebla konstelacio Suda Triangulo, unuflanke, kaj la du steloj, kiuj reprezentas la piedon de la Centaŭro (Alfa Centauri kaj Hadar), aliflanke.
La konstelacio enhavas sufiĉe brilan parton de la Lakta Vojo, sed ne abundas je brilaj steloj aŭ notindaj objektoj; ĝia ĉefa stelo, Alpha Circini, havas magnitudon 3,2 kaj ne elstaras pro proksimeco al Alfa Centauri, kiu situas iom pli norde. Tamen, la manko de brilantaj steloj ja estas per si mem bona maniero rekoni la konstelacion en la nokta ĉielo.