David Grossman
From Wikipedia, the free encyclopedia
David Grossman (naskiĝis la 25-an de januaro 1954 en Jerusalemo) estas konata israela verkisto de fikciaj kaj ne-fikciaj verkoj, kaj de libroj por infanoj. Li ankaŭ laboris kiel radia prezentisto.
David Grossman | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
דויד גרוסמן | |||||
Naskonomo | דויד גרוסמן | ||||
Naskiĝo | 25-an de januaro 1954 (1954-01-25) (70-jaraĝa) en Jerusalemo | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo vd | ||||
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo • Hebrew University Secondary School vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | radio-prezentisto • scenaristo • ĵurnalisto • verkisto de porinfana literaturo • romanisto • verkisto vd | ||||
Aktiva dum | 1979– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grossman estas konata kiel maldekstrulo en Israelo, kaj lia ne-fikcia verko "La flava vento" (1987) pri la palestinanoj kiuj vivas sub israela okupo en Gaza kaj Cisjordanio estis tre bone ricevita eksterlande, dum ene de Israelo ĝi kaŭzis multe da debato.
La 12-an de aŭgusto 2006 la 20-jara filo de Grossman, Uri, estis mortigita en Libano kie li batalis kun la israela armeo.
En 2010 Grossman ricevis la premion Friedenspreis des Deutschen Buchhandels pro sia engaĝiĝo por la israela-palestinia dialogo. Sian dankan paroladon (en Frankfurto ĉe Majno) li faris ne en sia denaska hebrea, sed en la angla lingvo. Li interalie diris, ke li deziras, ke lia "lando Israelo trovu la forton kaj la kuraĝon, reverki sian historion".
Grossman vivas en Mevasseret Zion, apud Jerusalemo.