Devadato
From Wikipedia, the free encyclopedia
Devadato estis bikŝuo, kuzo kaj bofrato de la budho Gotamo,[1] kaj frato de Anando, unu el la dek ĉefaj disĉiploj. Devadato estis kolijo kaj ŝakjo kaj, laŭ la rakontoj, disiĝis de la samgo de la budho Gotamo kun 500 bikŝuoj por starigi sian propran samgon. En la Cullavagga, sekcio VII de la Vinayapiṭaka de Teravado, kiu pritraktas la skismon, oni rakontas kiel Devadato bikŝuiĝis kune kun pluraj aliaj familianoj kaj klananoj de la budho Gotamo.[2]