Dio laŭ kristanismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŭ la biblia kredokonfeso, en la koncepto pri Dio laŭ kristanimo, konfesata de ĉiuj kristanaj eklezioj, oni asertas la unikecon de Dio (monoteismo). Aparte, kristanoj relegas la biblian monoteismon sub la lumo de la enkarniĝo de Kristo priskribita en la Nova Testamento. Akorde kun la nomoj de Dio en la Biblio kiuj estas eterna, kiu kreis la mondon kaj ĝin konservas, kristanoj aldonas ke Dio estas transcenda (tute sendependa kaj fora el la materia mondo), kaj imanenta (ĉiumonenta ekzistiganto de la mondo)[1][2]
Dio laŭ kristanismo | |
---|---|
Biblia persono | |
Dio laŭ abrahamaj religioj • kredo • biblia temo • nocio | |
Informoj | |
Eble sama | Javeo • Dio laŭ Mormonismo • Dio laŭ Judismo • Sankta Triunuo • Dio en Islamo • Alaho • dio • Tianzhu • Supra Imperiestro |
La instruaĵoj de kristanoj pri imanento kaj la ekzistiganteco de Dio kaj de lia amo por la homaro ekskludas ke Dio estas samsubstanca kun la kreita universo.
La interpretoj pri Dio laŭ kristanismo jam alestiĝis en la verkoj de Sankta Paŭlo kaj en la prakristanaj kredokonfesoj [3] kiuj proklamis la solecon de Dio kaj la diecon de Jesuo preskaŭ simultane, kiel en la 1-a epistolo al la korintanoj(8, 5-6): “".5 Ĉar kvankam estas tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, 6 tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.”"
La teologio pri la atributoj kaj naturo de Dio estis pridiskutata ekde la unuaj tagoj de kristanismo, ĉe, ekzemple, Ireneo de Liono kiu skribas en la dua jc.: “Lia grando mankas je nenio, sed entenas ĉiujn prerogativojn” (Ireneo 27). En 8-a jc. Johano de Damasko enlistigis dekokon atributojn kiuj eĉ nun grandparte akceptitaj. [4] Laŭgrade la teologoj disvolvis sistemajn listojn de tiaj atributoj, parte bazitaj sur asertoj de la Patronia kiu elstarigas la terminon ((Patro]], kaj parte sur aliaj fonditaj sur teologiaj rezonadoj.