Distrikto Timiș
distrikto (rumane județ) en Rumanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Timiș [timiŝ] (rumane județul Timiș, hungare Temes megye, germane Kreis Temeschburg) situas en la okcidenta Rumanio, ĉe la landlimo kun Serbio kaj Hungario, en la historia regiono Banato. En Timiș situas la plej okcidenta punkto en la lando: 20° 15’ 44" E. Laŭ areo Timiș estas la plej granda distrikto de la lando. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, grandparte al Temes vármegye. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 650 533 loĝantoj sur areo de 8 696,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj
Distrikto Timiș / Temes | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Timișoara |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | TM |
Telefono | +40×56... |
Areo |
8 696,7 km² (1-a rango) |
Loĝantaro | 650 533 (stato de 2021, 8-a rango) |
Loĝdenso | 75/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Fermi
Najbaroj: oriente: distrikto Hunedoara; sud-oriente: distrikto Caraș-Severin; sud-okcidente: Serbio; nord-okcidente: Hungario; norde: distrikto Arad.