
Serbio
lando en Sudorienta Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Serbio aŭ Serbujo estas lando en sudorienta Eŭropo, ĉe la Balkana Duoninsulo. Ĝi limas al la landoj Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Rumanio, Bulgario, Makedonio, Albanio kaj Montenegro. Ĝia suda provinco Kosovo (plena nomo Kosovo kaj Metohio) proklamis memstarecon ekde 2008, sed ĝi ne estas agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj. La plej granda kaj ĉefurbo de Serbio estas Beogrado.
Serbio | |
Србијa | |
Srbija | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Bože pravde | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Beogrado |
Oficiala(j) lingvo(j) | serba lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | serba |
Plej ofta(j) religio(j) | Kristanismo: ortodoksa kaj katolika (Ortodoksismo, Katolikismo) kaj Islamo |
Areo | 88 361 km² |
- % de akvo | ? % |
Loĝantaro | 7 041 600 (2016) |
Loĝdenso | 92,8 loĝ./km² |
Horzono | +1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
Interreta domajno | .rs |
Landokodo | RS |
Telefona kodo | 381 |
Plej alta punkto | Velika Rudoka |
Plej malalta punkto | Timok |
Politiko | |
Politika sistemo | Respubliko |
Ŝtatestro | prezidento Aleksandar Vučić |
Ĉefministro | Ana Brnabić |
Nacia tago | la 15-a de februaro (la Konstitucio de Sretenje) |
Sendependiĝo | la 13-a de julio 1878 (Kongreso de Berlino) |
Ekonomio | |
Valuto | dinaro (= 100 paraoj) (DIN) |
La reĝlando Serbio ankaŭ estis historia lando kiu ekzistis de 1815 ĝis 1918. Ĝis la 3-a de majo 2006, la lando estis parto de la ŝtato Serbio kaj Montenegro. Ekde tiu dato, la Respubliko de Serbio estas sendependa ŝtato rekonita de UN.