matematika operacio From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, aparte en elementa aritmetiko, divido estas aritmetika operacio kiu estas la inverso de multipliko.
Specife, se kie b estas ne nulo, tiam
kio estas, a dividita per b egalas al c. Oni povas pli koncize legi kiel "a sur b egalas al c".
Ekzemple, ĉar .
En la pli supre esprimo, a estas nomita la dividato aŭ numeratoro, b la dividanto aŭ denominatoro kaj c la kvociento.
Divido per nulo (do kiam la dividanto estas nulo) estas kutime ne difinita.
Divido estas plej ofte montrita per skribado de la dividato super la dividanto kun horizontalo inter ili. Ekzemple, a dividita per b estas skribata kiel .
Maniero esprimi dividon tute sur unu linio estas skribi la dividaton, tiam oblikvon, tiam la dividanton, tiamaniere: . Ĉi tio estas la kutima maniero precizigi dividon en plej multaj komputilaj programadaj lingvoj ĉar ĝi povas facile esti tajpita kiel simpla vico de signoj.
Presa variado kiu estas meze inter ĉi tiuj du formoj uzas oblikvon sed altigas la dividaton, kaj malaltigas la dividanton: a⁄b
Iu ajn el tiuj formoj povas ordinare elmontri frakcion. Frakcio estas divida esprimo kie kaj dividato kaj dividanto estas entjeroj (kvankam tipe nomitaj la numeratoro kaj denominatoro respektive), kaj ne estas implico, ke la divido bezonas esti plue pritaksita.
Aliaj manieroj montri dividon estas uzi la obeluson (aŭ dividan signon) jene: aŭ uzi dupunkton jene: a : b. La obeluso estas ankaŭ uzata sola por prezenti la dividan operacion mem, kiel ekzemple kiel marko sur klavo de kalkulilo.
Kun scio de multiplikaj tabeloj, du entjeroj povas esti dividataj sur papero uzante la metodon de skriba divido. Se la dividato havas frakcian parton (esprimita kiel dekuma frakcio), oni povas daŭrigi la algoritmon pasante la lokon de unuoj tiel malproksimen kiel dezirite. Se la dividanto havas frakcian parton, oni povas reformuli la problemon per movado de la dekuma signo dekstren en ambaŭ nombroj ĝis la dividanto ĉesas havi frakcion.
En modula aritmetiko, iuj nombroj havas inverson kun respekto al la modulo. En tia kazo, divido povas esti kalkulata per multipliko. Ĉi tiu maniero estas utila en komputiloj, kiuj ne havas rapidan dividan komandon.
Divido de entjeroj ne estas fermita. Krom tio, ke divido per nulo entute ne estas nedefinita, la kvociento ne estos entjero, se la dividato estas ne entjera oblo de la dividanto; ekzemple 26 ne povas esti dividita per 10 kun entjero kiel rezulto. En tia kazo estas kvar eblaj elturniĝoj.
Oni devas singardi kiam oni plenumas dividon de entjeroj en komputila programo. Iuj programlingvoj, kiel C, traktas dividon de entjeroj kiel en la kazo 4 pli supre, do la respondo estos entjero. Aliaj lingvoj, kiel MATLAB, unue konvertas la entjerojn al reelaj nombroj, kaj tiam donas reelan nombron kiel la respondon, kiel en la kazo 2 pli supre. Tiakaze la respondo facile povas enteni tre malgrandan forpurigendan erareton.
La rezulto de dividado de du racionalaj nombroj estas alia racionala nombro kiam la dividanto estas ne 0. Ni povas difini dividon de du racionalaj nombroj p/q kaj r/s per
Ĉiuj kvar kvantoj estas entjeroj, kaj nur p povas esti 0. Ĉi tiu difino certigas, ke divido estas la inversa operacio de multipliko.
Divido de du reelaj nombroj rezultas en alia reela nombro kiam la dividanto estas ne 0. Ĝi estas difinata jene: a/b = c se kaj nur se a = cb kaj b ≠ 0.
Dividado de du kompleksaj nombroj rezultas en alia kompleksa nombro kiam la dividanto estas ne 0, difinata jene:
Ĉiuj kvar kvantoj estas reelaj nombroj. r kaj s ne povas ambaŭ esti 0.
Divido por kompleksaj nombroj esprimitaj en trigonometria prezento estas pli simpla kaj pli simple memorebla ol la difino ĉi-supre:
Denove ĉiuj kvar kvantoj estas reelaj nombroj, kaj r ne povas esti 0.
Oni povas difini la dividan operacion por polinomoj. Tiam, kiel ĉe entjeroj, oni havas restaĵon. Vidu en polinoma divido.
En pli ĝeneralaj algebraj strukturoj de abstrakta algebro kiel, ekzemple, (duon)grupoj, ringoj, matricaj kaj kvaternionaj alĝebroj ktp, frakcioj kiel estas tipe difinitaj kiel aŭ (aŭ ), kie devas esti inversigebla elemento (t.e. ekzistas inverso tia, ke , kie estas la multiplika neŭtrala elemento).
La derivaĵo de la kvociento de du funkcioj estas kalkulebla per la kvocienta regulo:
Ne estas ĝenerala maniero integrali la kvocienton de du funkcioj.
3.74 17)63.59 51 12 5 11 9 69 68 1
6 | 3 | , | 5 | 9 | 17 |
1 | 2 | , | 5 | 3,74 | |
6 | 9 | ||||
1 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.