![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/83/Edward_de_Bono_on_Channel_4_%2522Opinions%2522.jpg/640px-Edward_de_Bono_on_Channel_4_%2522Opinions%2522.jpg&w=640&q=50)
Edward de Bono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Edward DE BONO (naskiĝis la la 19-an de majo 1933(nun 1933-05-19) en Malto - mortis la 9-an de junio 2021) estis brita kuracisto, kiu verkis pli ol 60 librojn pri pensado kaj trejnas samkampe. Liaj verkoj estis tradukitaj al (sume) 37 lingvoj. Li estas edzo kaj patro de du filoj.
Edward de Bono | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Edward Charles Francis Publius de Bono | |||||
Naskiĝo | 19-an de majo 1933 (1933-05-19) en Malto | ||||
Morto | 9-an de junio 2021 (2021-06-09) (88-jaraĝa) en Malto | ||||
Lingvoj | angla • malta vd | ||||
Ŝtataneco | Kolonio de Malto ![]() | ||||
Alma mater | Christ Church College Trinity College - doktoro de filozofio Universitato de Malto ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto filozofo psikologo universitata instruisto ![]() | ||||
Laborkampo | Psikologio kaj kognoscienco ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post studo en St Edward's College li diplomiĝis pri medicino en Universitato de Malto. Studinte en la Universitato de Oksfordo kiel stipendiulo de Rhodes Scholarship li akiris la titolon de honora doktoro en psikologio kaj en fiziologio. Krome li iĝis doktoro ("D.phil.") de medicino. Li daŭrigis sian studadon en la Universitato Oxford kaj atingis la akademian gradon "PhD".
En 1969 De Bono fondis Cognitive Research Trust (CoRT). tiu ĉi fondaĵo daŭre produktas kaj subtenas publikigaĵojn bazitajn sur liaj ideoj.
Edward de Bono iniciatis fondon de SITO - Supernacia Organizaĵo por Sendependa Pensado - kies sidejo estas en Malta. Laŭ li SITO estu kvazaŭ intelekta Ruĝa Kruco.
Famigis lin liaj metodoj por trejni kreivon kaj konscian, celdirektan pensadon. Lia principo estas: per trejnado kaj taŭgaj metodoj eblas konsiderinde kreskigi la kapablojn de nia cerbo.[1]
Asteroido 2541 Edebono de nomo honoras.