ElizabetoIzabelo, nomata pro la prapatrino Eliŝeba/Eliŝeva, edzino de Zeĥarja, estis la patrino de Johano la Baptisto, kiu estante malfekunda povis naski filon kiu poste estis profeto kaj predikanto kiu anoncis la mision de Jesuo Kristo, lia kuzo.

Rapidaj faktoj Biblia persono, homa biblia persono ...
Elizabeto
Biblia persono
Thumb
homa biblia persono
Verko Evangelio laŭ Luko
Evangelio laŭ Jakobo
Informoj
Sekso ina
Edzo/Edzino Zeĥarja
Infanoj Johano la Baptisto Johano filo de Zeĥarja
vdr
Fermi
Thumb
Elizabeto kaj Maria pentraĵo de Domenico Ghirlandaio en 1491

Laŭ rakonto de la Biblio, la Anĝelo Gabrielo prezentiĝis antaŭ ŝia edzo Zeĥarja anoncante al li ke la petoj pri filo estis aŭskultitaj de Dio. Ĉar ili estas tre aĝaj, Zeĥarja ne kredis la vortojn de la anĝelo kaj ektimis. Iom poste Elizabeto gravediĝis sed kaŝis tion antaŭ la okuloj de la aliaj pro honto. La anĝelo ankaŭ anoncis tiun novaĵon al Maria kaj ŝi tuj iris kaj helpis ŝin dum tri monatoj.

Pli ekzakta parenca rilato

La mezepoka latina verkaĵo Ora legendo (Legenda aurea) pri la ekzakta parenca rilato inter Elizabeto kaj Maria respektive Johano kaj Jesuo klarigas, ke Susana kaj Isaŝar havis du filinojn, Esmeria kaj Anna, la filino de Emeria estis Elizabeto/Eliŝeva kaj la filino de Anna estis Maria, kaj iliaj filoj estis respektive Johano (laŭ la legendo ekzakte duonjaron pli aĝa ol Jesuo) kaj Jesuo.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.