cover image

Emblemo

bildo, kiu reprezentas ideon, organizaĵon, aŭ homon / From Wikipedia, the free encyclopedia

Emblemo estas figuro, kiu konvencie reprezentas abstraktan aŭ konkretan ideon, do speco de bilda simbolo. Laŭ Francisko Azorín, emblemo estas Figuro, bildo reprezentanta simbole econ aŭ aĵon.[1] Li indikas etimologion el greka emblema, el emballo (enmeti), kaj de tie venas la latina emblema.[2]

Peace_dove.svg
La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas emblemo de paco, devena el la kolombo, kiu tiele anoncis al Noa la finon de la diluvo
Esperanto Lingvo Internacia.svg
La verda kvinpinta stelo estas emblemo de Esperanto