Eponimo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eponimo estas persono, aŭ reala aŭ fikcia, kies nomo estigis (aŭ oni opinias ke ĝi estigis) la nomon de iu loko, asteroido, tribo, malkovro, aŭ alia afero. Eponima persono estas la samo kiel eponimo. Krome, la vorto eponimo povas esti ankaŭ uzata por nomi la titolitan objekton. En iuj lingvoj, ekzemple la nuntempa angla, la termino "eponima" estas ofte uzata pro signifi "mem-titolita".
Ekzemplo de eponimoj:
- Robinsono Kruso - la nomo de heroo, kiu poste donis nomon ankaŭ al la koncernita libro.
- aĥila tendeno - pro Aĥilo en la greka mitologio.
En klasika antikvo estis nomataj eponimaj oficistoj tiuj personoj, kiuj posedis iun gravan ŝtatan oficon kaj donis la nomon al la konkreta jaro ("En la jaro de la konzuleco de XXXX").
- Kategorio Eponimo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri lingvo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |