From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernst Wilhelm FÖRSTEMANN (naskiĝis la 18-an de septembro 1822 en Dancigo; mortis la 4-an de novembro 1906 en Berlino) estis germana arkivisto, bibliotekisto kaj historiisto.
Ernst Förstemann | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1822 en Gdańsk | |
Morto | 4-an de novembro 1906 (84-jaraĝa) en Charlottenburg | |
Tombo | Luisenfriedhof III (en) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Familio | ||
Patro | Wilhelm August Förstemann (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | bibliotekisto lingvisto germanisto usonisto historiisto verkisto arkivisto folkloristo vd | |
Laborkampo | Arkiviko, bibliotekscienco, historio, germanistiko, amerikiko kaj folklorscienco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ernst Förstemann estis filo de gimnazia instruisto pri matematiko en Dancigo kaj vizitadis la tiean gimnazion ĝis 1840. Ĝis 1844 li studis komparan lingvistikon ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino kaj promociis en la sama jaro en Halle. De 1845 ĝis 1851 li estis instruisto en gimnazio de Dancigo kaj poste transloĝiĝis al Wernigerode, kie li laboris kiel instruisto kaj samtempe kiel arkivisto kaj bibliotekisto por la grafo Stolberg. En 1865 li ekestris la reĝan bibliotekon en Dresdeno kaj en 1887 la privatan bibliotekon de Vilhelmo la 1-a. Poste li same estris la bibliotekon de Frederiko la 3-a.
En decembro 1898 Ernst Förstemann emeritiĝis kaj ekloĝis en Berlino, kie li mortis 84-jara.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.