Nie lubię poniedziałku / Pollando, 1971. Ĉe la varsovia flughaveno du viroj legas Heroldo de Esperanto kaj parolas Esperante al sia gasto alveninta per aviadilo[4]
La ciutat cremada / Hispanio, 1976. Esperanto-lernantoj en anarĥiisma etoso.
L'Effrontée (La Impertinentulino) estas franca filmo de Claude Miller aperinta en 1985. En unu el la lastaj scenoj, sen apenaŭa konekto kun la cetero de la intrigo, unu el la roluloj, Jean, junulo kiu deziras amori kun la protagonistino, parolas antaŭ lampoglobuso kaj diras pli malpli jenon: "Mi jam ne malbonas (tio en Esperanto originale), tio estas Esperanto, ĝi estas tre bone konstruita, mi lernas ĝin, tio estas la estonteco, iam la tuta mondo parolos ĝin, ne devus esti landlimoj, ĉiuj civitanoj de la mondo".
Vec vidjeno / Jugoslavio, 1987. Rolulo estas instruisto de Esperanto.
Gattaca / Usono, 1997, sciencfikcia filmo kun Uma Thurman kaj Jude Law tre limigite uzis Esperanton por aspekti estonteske, rimarkebla sole de atentemaj spektantoj kiuj aŭdos el la laŭtparoliloj diri en Esperanto "bonvenon al gataka urbo, la horo estas dektri post la sepa".[5]
El coche de pedales / Hispanio, 2004. La ĉefrolulo estas instruisto de Esperanto.
Blade: Trinity / Usono, 2004. Unu dialogeto Esperanta; kelkaj signoj en la angla kaj Esperanto; Esperantaj flagoj en almenaŭ du scenoj; televidilo kun la filmo Incubus.
Comeback, sezono 2, epizodo 20 (Snad to vyjde příště – Espereble vi sukcesos venontfoje) / Ĉeĥio, 2011. Simona decidis edziniĝi kun riĉulo, kiu parolas Esperanton, do ŝiaj infanoj Saša kaj Lexa lernas la lingvon kaj kelkfoje uzas ĝin.
La Simpsonoj, sezono 25, epizodo 12 (Diggs), 2014. En la dua duono direktoro Skinner diras kelke da frazoj en ne tre bona Esperanto.
Captain Fantastic / Usono, 2016. En unu enbusa sceno la infanoj parolas Esperanton, sed la patro malpermesas ĉar ne ĉiuj konas ĝin.
Pau Martínez Muñoz, Cinema al frente, FAL, Madrid, 2023, p. 20. Citita el Porter i Moix, Miquel (1992), 1895-1991 Història del cinema a Catalunya, Generalitat de Catalunya, Departament de Cuktura, Barcelona.