From Wikipedia, the free encyclopedia
Eugene Merle SHOEMAKER (naskiĝis la 28-an de aprilo 1928, en Los-Anĝeleso, mortis la 18-an de julio 1997, en Alice Springs) estis usona astronomo. Li estas unu el la fondintoj de la planedoscienco kaj estas fama kiel kunmalkovrinto de la kometo Shoemaker-Levy 9, kun sia edzino Carolyn S. Shoemaker kaj David H. Levy.
Li ricevis sian doktorecon de filozofio en la Universitato Princeton. En sia disertaĵo, li nekonstesteble elmontris ke Meteor Crater, en Arizono, estas meteorita alfrapa kratero. Li lanĉis la ideon, laŭ kiu abruptaj geologiaj ŝanĝoj povas rezulti de alfrapo de asteroidoj. Antaŭ, estis opiniita, ke ĉiuj krateroj estis vulkanaj, eĉ la lunaj krateroj.
Shoemaker konvinkiĝis pri tio, inspektinte kraterojn rezultantaj de subgrundaj nukleaj testoj en la Nevada nuklea testejo apud Yucca Flats. Li trovis zonon da elĵetaĵoj, entenantan formon da kvarco tiel dirita frapita kvarco aŭ koesito, formiĝinta pro tre forta premo (2-3 gigapaskaloj).
Li kontribuis krei la sciencan fakon de la astrogeologion, per la fondo de la Astrogeology Research Program (Programo pri astrogeologia esploro) de la United States Geological Survey en 1961 en Flagstaff (Arizono), kies li estis la unua direktoro. Li tre koncerniĝis en la misioj Ranger sur Luno, kiu montris, ke nia satelito estas kovrita de krateroj de tre diversaj grandoj.
Li partoprenis al la trejnado de la usonaj kosmonaŭtoj, okaze de ekspedicioj en Meteor Crater kaj Sunset Crater[1]; li mem kandidatiĝis al la Projekto Apollo, por esti la unua sciencisto kiu marŝas sur Lunon, sed estis eliminita ĉar oni diagnozis ĉe li Addison-malsanon (surrenokortikan nesufiĉon).
Kiam li alvenis en Kaltek, li entreprenis ordan serĉon de la terrenkontaj asteroidoj, kiu rezultigis la trovon de pluraj grupoj de tiaj asteroidoj, kiel la apolonaj asteroidoj.
En 1993, li kunmalkovris la kometon Shoemaker-Levy 9 per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar, tiu kometo kiu alfrapis Jupiteron en 1994, estis senkompara, ĉar ĝi unuafoje permesis observi kometan alfrapon sur planedon.
Eugene Shoemaker pasis grandan parton de siaj lastaj jaroj al serĉo kaj esplorado de nerimarkitaj meteoritaj krateroj en la tuta mondo. Dum tia ekspedicio, li mortis pro trafikakcidento la 18-an de julio 1997 en Alice Springs en Aŭstralio. Lia edzino Carolyn S. Shoemaker estis nur vundita.
Parto de lia cindroj estis alportita sur Lunon de la kosmosondilo Lunar Prospector[2]. Li estis la unua homo, kies cindroj estis disĵetitaj sur Lunon.
Li estis ano de la Usona nacia Akademio de la Sciencoj.
Li ricevis:
Oni donis lian nomon al
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.