From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Libera Alianco, mallonge ELA (angle European Free Alliance, eŭske Europako Aliantza Librea, france Alliance libre européenne, frise Jeropeeske Frije Alliânsje, germane Europäische Freie Allianz kaj katalune Aliança Lliure Europea, citante iujn el la nacilingaj nomoj) estas eŭropa politika partio, kiu grupigas naciajn regionajn kaj aŭtonomajn partioj de la Eŭropa Unio. Nuntempe 34 eŭropaj regionaj partioj membras en la alianco. La membropartioj kandidatiĝas por la balotoj de la Eŭropa Parlamento. Prezidantino de la ELA estas Eric Defoort el Flandrio.
Eŭropa Libera Alianco | ||
---|---|---|
Anglalingva logoo | ||
Eŭropa politika partio | ||
Komenco | 9-a de julio 1981 vd | |
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Ideologio |
progresismo • regionismo • aŭtonomismo • naciismo • sendependismo • eŭropismo | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Jordi Solé Ferrando (en) (2019–) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Eŭropa politika partio | |
ŝtato | partio | regiono respektive malplimulto |
---|---|---|
Aŭstrio | Enotna Lista | Slovenoj en Aŭstrio (Karintio) |
Belgio | Nov-Flandra Alianco | Flandrio |
Britio | Skota Nacia Partio | Skotlando |
Plaid Cymru | Kimrio | |
Mebyon Kernow | Kornvalo | |
Bulgario | OMO Ilinden PIRIN | Makedonoj en Bulgario |
Ĉeĥio | Moravané | Moravio |
Finnlando | Åland Framtid | partio de la Åland-insuloj (svedlingva loĝantaro) |
Francio | Unvaniezh Demokratel Breizh | Bretonio |
Unitat Catalana | Norda Katalunio (regiono Langvedoko-Rusiljono) | |
Partit Occitan | Okcitanio | |
Partitu di a Nazione Corsa | Korsiko | |
Mouvement Régional Savoie | Savojo | |
Ligue Savoisienne | Savojo | |
Unser Land | Alzaco | |
Germanio | Bayernpartei | Bavario |
Die Friesen | Frisoj | |
Grekio | ESA-Vinozhito | Makedonoj en Grekio |
Hispanio kaj Francio | Eusko Alkartasuna | Eŭskio |
Hispanio | Bloque Nacionalista Galego | Galegio |
Partido Andalucista | Andaluzio | |
Esquerra Republicana de Catalunya | Katalunio | |
Chunta Aragonesista | Aragono | |
Federacio PSM - Entesa Nacionalista de les Illes Balears | Balearaj insuloj | |
Italio | Alleanza Libera Emiliana - Libertà Emiliana | Emilio-Romanjo |
Partido Sardo d'Azione | Sardinio | |
Movimento per l'Indipendenza della Sicilia | Sicilio | |
Slovenska Skupnost | Slovenoj en Italio | |
Süd-Tiroler Freiheit | Suda Tirolo | |
Liga Veneta Repubblica | Veneto | |
Kroatio | Lista per Fiume | Italoj en Kroatio |
Latvio | Por Homaj Rajtoj en Unuiĝinta Latvio | Rusoj en Latvio |
Litovio | Polska Partia Ludowa | Poloj en Litovio |
Nederlando | Fryske Nasjonale Partij | Frislando |
Pollando | Ruch Autonomii Śląska | Silezio |
Slovakio | Strana regionov Slovenska SRS | Prešov kaj Košice |
Slovakio | Magyar Föderalista Párt | Hungaroj en Slovakio |
ŝtato | partio | regiono respektive malplimulto |
---|---|---|
Belgio | ProDG | Germanlingva Komunumo de Belgio |
Germanio | Südschleswigscher Wählerverband | danoj en norda Germanio |
Serbska ludowa strona | Soraboj en Saksio kaj Brandenburgio | |
Hungario | Megújult Magyarországi Roma Összefogás Párt | ciganoj en Hungario |
Italio | Renouveau Valdôtain | Aosta valo |
Movimento per l'Indipendenza della Sicilia | Sicilio | |
Kroatio | Lista per Fiume - Lista za Rijeku | italoj en norda Kroatio |
ŝtato | partio | regiono respektive malplimulto |
---|---|---|
Hispanio kaj Francio | Eusko Alderdi Jeltzalea-Partido Nacionalista Vasco | Eŭskio, en 2004 malmembriĝis, nun membro de la EDP |
Italio | Lega Nord | Padanio, en 1994 membreco frostigita, en 1996 malaliĝis |
Union Valdôtaine | Aosta valo, en 2007 malmembrigita | |
Union für Südtirol | Suda Tirolo, en 2008 malmembrigita (politikaj diferencoj) | |
Rumanio | Erdély Bánság Liga | Transsilvanio kaj Banato |
Slovakio | Magyar Föderalista Párt | Hungaroj en Slovakio |
La 9-an de novembro 2000 ELA publikigis programecan "Deklaron de Bruselo", en kiu la "senŝtataj nacioj de Eŭropo" klarigas la princiojn de sia regionismo. Laŭ tiu deklaro ELA luktas por Eŭropa Unio de liberaj kaj inter si solidaraj popoloj, en kiu laŭ la principo de neceso kaj sufiĉo la civitanoj reguligu siajn politikajn decidojn sur laŭeble baza nivelo, prefere en komunumo aŭ urbo, se necese en distrikto aŭ regiono, nur esceptokaze en ŝtato aŭ la tuta unio. La partio substrekas:
En la Eŭropa Parlamento la Eŭropa Libera Alianco kune kun la Eŭropa Verda Partio konsistigas la Frakcion de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.