Eŭrovido-Kantokonkurso 1972
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 17-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 25-an de marto 1972 en Edinburgo (Britio). Denove Britio aranĝis la konkurson ĉar la antaŭe venkinta lando (ĉi tian fojon Monako) ne volis fari tion. La vesperon prezentis Moira Shearer.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Fino ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 1972 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Fino | 25-a de marto 1972 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La konkurso komencis atingi pli da populareco, oni povis vidi ĝin eĉ en multaj aziaj landoj: Japanio, Tajvano, Tajlando…
La venko de la kanto Après toi montris la multajn internaciajn eblecojn de la konkurso: la greka venkantino Vicky Leandros kantis francan kanton, komponitan de germano, kaj gajnis por Luksemburgo…