Eŭrovido-Kantokonkurso 2004
From Wikipedia, the free encyclopedia
La 49-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis la 12-an (duonfinalo) kaj 15-an de majo (granda finalo) 2004 en Istanbulo (Turkio). Meltem Cumbul kaj Korhan Abay prezentis la du vesperojn.
Eŭrovido-Kantokonkurso 2004 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Geografia situo | 41° 0′ 44″ N, 28° 58′ 34″ O (mapo)41.01222222222228.976111111111 | |
Lando(j) | Turkio vd | |
Situo | Kazlıçeşme | |
| ||
Moto | Under the Same Sky | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La konkurso 2004 estis la unua kiu havis du internaciajn kaj publikajn finalojn. La sistemo de rotacio finis kun la duonfinalo kie la dek plej landoj penetris en la grandan finalon. En la granda finalo ili kantis kontraŭ la dek plej landoj de 2003 kaj la "grandaj kvar" landoj (Francio, Germanio, Hispanio kaj Britio).
Neniam oni povis vidi tiom da partoprenantaj landoj en la konkurso: 36. Tion ebligis la revenado de multaj landoj kiel Monako kies lasta partopreno estis en 1979. Luksemburgo (lasta partopreno 1993) kaj Italio (lasta partopreno 1997) ne revenis.
En la granda finalo venkis la dua vico de la duonfinalo, la ukraina Ruslana kun Wild dances kun la plej alta numero de poentoj en la historio (280 poentoj). La kaŭzo: En la granda finalo, ĉiuj 36 landoj povis baloti.