Eŭrovido-Kantokonkurso 2024
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 estis la 68-a eldono de la Konkurso Eŭrovido. Ĝi okazis en Malmö, Svedio
Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso • evento | ||
Komenco | 7-a de majo 2024 vd | |
Fino | 11-a de majo 2024 vd | |
Antaŭe | Eŭrovido-Kantokonkurso 2023 vd | |
Poste | Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 vd | |
Lando(j) | Svedio vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jam dum la komenco de la jaro okazis polemiko, ĉar Israelo planis kandidatigi kanton enhavantan aludojn al la politika konflikta situacio rilata al la reprezalia atako kontraŭ Palestino. Tiu polemiko miksiĝis kun la fakto, ke Israelo, same kiel aliaj partoprenantaj landoj eĉ ne estas eŭropaj. Oni devigis Israelon ke ĝia kantistino Eden Golan ŝanĝu la kantotekston, dum kreskis opozicioj al partopreno de Israelo en multaj sektoroj de partoprenantoj kaj de sekvantoj. Dum la tagoj de la konkurso en Malmö okazis manifestacioj kontraŭ la partopreno de Israelo, dum pluis la genocida atako de Israelo kontraŭ Gaza-strio kaj ankaŭ proteste kontraŭ la organizantoj de Eŭrovido, kiuj iam malpermesis la partoprenon de Rusio pro ties invadon en Ukrainion, sed nun permesas la israelan partoprenon, spite similajn situaciojn, eĉ rezulte en multe pli granda nombro de senkulpaj mortigitoj.