Eŭrovido-Kantokonkurso 2023
67-a eldono de eŭropa kantokonkurso / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭrovido-Kantokonkurso 2023 estis la 67-a eldono de la Konkurso. Ĝi okazis en Liverpool en Britio, kiu gajnis la duan lokon en la antaŭa eldono, post la decido de EBU ne organizi ĝin en Ukrainio, lando kiu venkis en 2022 kun Kalush Orchestra kaj ilia kanto Stefania, pro la Invado de Rusio en Ukrainion (2022). Estis la unua fojo depost 1980 kiam la gastiganta lando ne estas la venkinta lando. Ankaŭ estis la naŭa fojo, kiam Britio gastigas la aranĝon, la lastan fojon en 1998. Tridek sep landoj partoprenis en tiu ĉi eldono.
Rapidaj faktoj eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso, Komenco ...
Eŭrovido-Kantokonkurso 2023 | ||
---|---|---|
eldono de la Eŭrovido-Kantokonkurso | ||
Komenco | 9-a de majo 2023 vd | |
Fino | 13-a de majo 2023 vd | |
Antaŭe | Eŭrovido-Kantokonkurso 2022 vd | |
Poste | Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Moto | United by Music | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Ukrainio kaj la "Kvin Grandaj" (angle Big Five), nome Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Unuiĝinta Reĝlando, estis aŭtomate kvalifikitaj.