familio From Wikipedia, the free encyclopedia
Zamenhof (germane Samenhof, ruse Заменгов, Zamengov, jide זאַמענהאָף, Zamenhof), aŭ malofte ĝia esperantigita skribo Zamenhofo, estas malofta juda familia nomo, kies portantoj plej verŝajne ĉiuj apartenas al la sama familio. La plej konata membro de tiu familio estis L. L. Zamenhof (1859-1917), kiu en 1887 lanĉis la projekton de la internacia lingvo Esperanto.
Pri la etimologio de la familia nomo ekzistas disputoj, kiuj ĉefe temas pri tio, ĉu ĝi devenas de germana familia nomo (Samenhof) aŭ ĉu de rusa (Zamen(g)ov).
Nur en la jaro 1804, Rusio kiel la unua lando eldonis dekreton, laŭ kiu judaj familioj devis elekti aŭ alpreni konstantan familian nomon. Antaŭ tiu tempo, familiaj nomoj ĉe la judoj troviĝis nur malofte kaj ili ne estis konstantaj.
La nomoj de plej multaj judaj familioj devenas de nomoj de urboj, stratoj, domoj ktp., en kiuj la familio foje vivis. Ĉar en la mezepoko multaj judoj vivis en Germanio, la plejmulto de la judaj familioj estas germandevenaj.
L. L. Zamenhof en sia letero al la Berlinaj Esperantistoj mem konstatis, ke lia nomo havas devenon germanan. Pro tio, kaj ankaŭ pro aliaj kialoj, ŝajnas esti neprobabla la alia teorio pri la rusa deveno de la familia nomo, laŭ kiu oni opinias ke ĝi devenas de la rusa vorto zamena = interŝanĝo, transformiĝo, kun familinoma finaĵo -ov, des pli ke en liaj fruaj ruslingvaj verkoj, L. L. Zamenhof mem ortografiis sian nomon ne "Zamenov" sed "Zamengov", kie la rusa g reprezentas la sonon h, kiu apenaŭ ekzistas en la rusa lingvo.
En Germanio ekzistas du vilaĝoj, kies nomo similas al tiu de Zamenhof. Temas pri Samhof sur Danubo (apud Ingolstadt en Bavario) kaj Samhof ĉe Wolfsegg (apud Ravensburg en Virtembergo). Laŭ Stephen Zamenhof, usone loĝinta nevo de L. L. Zamenhof, la nomo de lia avo Marko Zamenhof estis skribata Markus SAMENHOF kaj judpola historiisto en Usono diris al li, ke lia familio antaŭ ol formigri al Rusio vivis en urbeto Samenhof en Bavario. La nomo laŭ li do estas sendube germana, ne rusa.
La modifon de Samhof al Samenhof klarigas tio, ke en la germana Same signifas semo kaj Hof signifas korto, sed por semo ekzistas en la germana ankoraŭ alia vorto: Samen. Tiun vorton oni kutime uzas por fari kunmetaĵojn, do laŭ tiu modelo ankaŭ kreiĝis la familia nomo Samenhof.
La naskiĝ- kaj forpasdokumentoj el la jaroj 1858–1862 prezentas diversajn, rusigitajn formojn de la familia nomo: Zaminof (ruse: ?), Zamenow (ruse:?) aŭ Zamenof (ruse:?). Nur de la jaro 1862 konsekvence estas uzata la formo: Lejzer Zamengof (ruse: (Лейзеръ) Заменго́в) aŭ Zamenhof[1], sed en liaj oficialaj dokumentoj, kiel tiuj de la Universitato, li tamen estis nomita Лазаръ Маркович Заменгофъ (Lazar Markoviĉ Zamenhof)[2][3][4] laŭ la moroj de la Rusa Imperio.
Laŭ aserto prezentita en 1916 de Joseph Silbernik, bofrato de L. L. Zamenhof, la familio Zamenhof eble originas de mezepoka Hispanio, el kiu ĝi en 1492 estis ekzilita per dekreto de la reĝino Izabela la 1-a pri judoj kiuj ne akceptis kristaniĝon.[5]
Kvankam modernaj teknikoj de genetika genealogio ebligas esploron de familia deveno per esploro de DNA, Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof (la nepo de L. L. Zamenhof) rifuzis en 2017 partoprenon en tia esploro, kiu ebligus detalan genetikan analizon de la Zamenhofa Y-kromosoma (nurvira) linio, kies portanto li estas (pere de sia patro Adamo, ties patro Ludoviko Lazaro, ties patro Marko kaj ties patro Fabian).[6] Tiel la zamenhofologoj perdis la ŝancon esplori la patran posteulan linion de L. L. Zamenhof – ĉar lia ununura filo Adamo havis ununuran filon, kiu estas ĝuste Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, kiu siavice havis nur filinojn.
La plej malnova konata ano de la familio Zamenhof estas Fabian Zamenhof, kiu naskiĝis en 1800 aŭ 1801, verŝajne en Grodno en la hodiaŭa Belorusio. Sub la influo de la Haskala-skolo, juda kleriga kaj asimiliga movado, li okupiĝis kiel instruisto de lingvoj. Lia idaro ampleksas kelkdekon da aliaj personoj, el kiuj pluraj okupiĝis pri lingvistiko aŭ medicino. Lia nepo kaj la plej konata membro de la familio Zamenhof — L. L. Zamenhof, la iniciatinto de la planlingvo Esperanto — studis medicinon unue en Moskvo kaj poste en Varsovio. Post la publikigo de Esperanto li multege okupiĝis pri la rilataj lingvistikaj aferoj; tamen ĝis sia morto en 1917 li daŭre kuracis okulojn en la Varsovia geto.
Ĉiuj tri gefiloj de L. L. Zamenhof estis mortigitaj de la nacisocialismaj okupantoj: lia filo Adamo estis mortpafita jam en 1940, la du filinoj, Lidja kaj Zofia, estis murditaj en la gasĉambro de Treblinka en 1942. Lia nepo Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, filo de Adam, loĝis en Francio ĝis sia morto en 2019.
Preskaŭ kompleta listo de la plej konata branĉo de familio Zamenhof — la idoj de Fabian Zamenhof — troviĝas en la dekstra tabelo, kun ligiloj al artikoloj kun pli detalaj informoj pri la unuopaj familianoj.
Pri la membraro kaj deveno de la familio Zamenhof aperis pluraj publikaĵoj - libroj, artikoloj en revuo kaj interreto:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.