From Wikipedia, the free encyclopedia
Fausto Fermín Elhuyar (1755-1833) (n. en Logroño, Hispanio, en la 11-a de oktobro 1755 - m. en Madrido, Hispanio, en la 6-a de februaro 1833) estis hispana kemiisto kaj mininĝeniero, malkovrinto de la kemia elemento Volframo (1783), kune kun sia frato de Juan José Elhuyar. Li ankaŭ aktivis en la Meksikia Minlernejo kaj respondeculis pri la konstruado de la Mineja Palaco. Elhuyar lasis Meksikion iom post ties sendependiĝo.
Fausto Fermín Elhuyar (1755-1833) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Fausto de Elhuyar | |||||
Naskonomo | Fausto Fermín de Elhuyar | ||||
Naskiĝo | 11-a de oktobro 1755 en Logroño, Hispanio | ||||
Morto | 6-a de februaro 1833 en Madrido, Hispanio | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Juan José Elhuyar vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto malkovrinto mineralogo inĝeniero vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia patro nomiĝis Juan d'Elhuyar Surret, el franca deveno. Inter 1773 kaj 1777, li studis Medicinon, kirurgion, kemion, matematikon, fizikon kaj naturhistorion, kune kun sia frato Johano Jozefo, en Parizo. Post diplomiĝo, li reiris al Hispanio, kie li sin dediĉis al la studado de mineralogio, ĉefe tiu de Eŭskio kaj Navaro, kie li loĝis. En 1781, li nomumiĝis membro de la Eŭska Reĝa Societo de la Landamikaro[1], klerisma institucio, kie li ekinstruis mineralogion en Bergara, kiu estis sidejo, kaj de la Eŭska Societo, kaj de la samnoma universitato (nuntempe fandiĝis kun la Universitato de la Eŭska Lando). Dum tiu periodo, li komencis publikigi multenombrajn primineralajn artikolojn kaj dosierojn, ties ekstraktado, purigado, ktp. Dank'al siaj klopodoj, li famiĝis tra la tuta Eŭropo, kiel unu el la ĉefaj fakuloj pri tiuj demandoj. Principe, li eklaboris en la Kemia Laboratio[2] de Bergara, kune kun François Chavaneau (1754-1842)[3], kiu unue purigis la platenon. En la aŭtuno 1783, post pluraj monatoj, li, kune kun lia frato, unue malkovris kaj izolis la volframon. Li ankaŭ kunlaboris kun Joseph Louis Proust (1754-1826), fama franca kemiisto serve de la hispana reĝo Karlo la 4-a, kiu estris la Nacian Laboratorion, en Segovio.
En 1783, li vizitis multenombrajn universitatojn, samkiel la Minlernejo de Frajbergo, kie li prelegis pri metalurgio kaj minmaŝinaro. En la Universitato de Upsalo, li estis kunlaboranto de Torbern Olof Bergman (1735-1784), kaj en Köping, li vizitis la malkrovinton de la kloro, Carl Wilhelm Scheele (1742-1786), kiu anoncis la malkovron faritan de Elhuyar, tamen, li, ial kredigas sin kiel malkovrinto.
En 1785, kiam li revenis al Hispanio, li rezignis al sia ofico kiel profesoro, kaj, en julio 1786, li nomumiĝis Ĝenerala MinDirektoro, en Meksikurbo. Antaŭ ol ekplenumi la novan oficon, li ree vojaĝis Eŭropon, inter 1786 kaj 1788, por studi la Born-an Metodon cele al arĝentorafinado. Dum tiu vojaĝo, en 1787, li edziĝis al Ĵoan Raab, en Vieno. Li vivis en Meksikurbo la venontajn 33 jarojn, kie li fondis la lokan Minlernejon, en la 1-a de januaro 1792, kaj, li estris la konstruadon de tiu institucio, konata kiel Mineja Palaco, kies laboroj finiĝis ĉirkaŭ 1813, kaj konsideratas unu el la juveloj de la amerika novklasikismo. Krom tiuj klopodoj, li vizitis kaj plibonigis multenombrajn Reĝajn Minejojn ekzistantajn, draste pligrandigante ties produktadon, pere de la enkonduko de novaj esplormetodoj.
Post la sendependiĝo de Meksikio, li reiris al Hispanio, kie, dank'al sia larĝa sperto kaj konado pri la modernaj minmetodoj, li nomumiĝis Min-ministro, en 1822. Krom tio, li kontrolis la minprocezojn en Almadén, Guadalcanal kaj Rivero Tinto. Post sia eliro de la ministerio, li ree elektiĝis Ĝenerala Mindirektoro, kaj reprenis siajn laborojn rilate al la kemiesplorado ĝis siaj lastaj tagoj, en la 6-a de februaro 1833.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.