Plateno

kemia elemento kun simbolo Pt kaj atomnumero 78 From Wikipedia, the free encyclopedia

Plateno
Remove ads

Plateno estas kemia elemento, kiu havas la simbolon Pt kaj la atomnumeron 78. Ĝi estas peza, dratigebla, altvalora grizblanka transirmetalo kaj unu el la ses elementoj de la platena familio. Ĝi estas utiligata en juveloj, elektraj kontaktaĵoj, kataliziloj[1][2] kaj dentprotezoj. Pro ĝia rezisto al korodo uziĝas en alojoj.

Rapidaj faktoj kemia elemento, valormetalo • platena grupo ...
Thumb
Pecoj de plateno

La norma difino de metro estis longtempe bazita sur la distanco inter du markoj sur gravurita stango el iridiplateno (90% plateno kaj 10% iridio) konservita ĉe Buroo Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (BIPM) en Sèvres en Francujo. Hodiaŭ, cilindro el iridiplateno, ankaŭ en la BIPM servas kiel prototipo de kilogramo.[3]

Remove ads

Pt - plateno

  • Simbolo: Pt
  • Atomnumero: 78
  • Atompezo: 195,09 u
  • Kemia serio: transirmetalo
  • Bolpunkto: ĉirkaŭ 4010 °C
  • Fandpunkto: 1769 °C
  • Denso: 21,45 g/cm3

Kombinaĵoj

Vortformoj

En la Unua Libro (1887), la metalo nomiĝis "platino", kaj tiu formo restis populara ĝis hodiaŭ. En la Fundamento de Esperanto (1905), tiu plej internacia formo estis ŝanĝita al "plateno" pro tendenco rezervi la finaĵon "in" al inseksuloj. Kiam malplifortiĝis tiu tendenco, la vorto "platino" estis ree enkondukita (en PIV), sed nun por nomi certan platan parton de presmaŝino. Kelkaj trovas la uzadon de la vorto "platino" en tiu signifo evitinda.[4]

Produktado

Anglo American plc estas multnacia minkompanio bazita en Johanesburgo kaj Londono. Ĝi estas la plej granda produktanto de la mondo de plateno, kun proksimume 40 procentoj de produktado.

Kemiaj proprecoj

Plateno havas bonegan korodan reziston. Kruda plateno ne difektitas per oksigeno de aero ĉe norma temperaturo, ĉar formiĝas maldika PtO2-filmo sur ĝia surfaco, kiu povas esti facile forigita per varmigado al proksimume 400 °C.[5]

Aplikoj

La plej ofta uzo de plateno estas kiel katalizilo en kemiaj reakcioj, ofte kiel platennigro. Ĝi estis utiligita kiel katalizilo ekde la frua 19-a jarcento, kiam platena pulvoro estis uzita por katalizi la ekbruligo de hidrogeno. Ĝia plej grava apliko estas en aŭtomobiloj kiel katalizilo, kiu permesas la kompletan bruladon de malaltaj koncentriĝoj de nebruligitaj hidrokarbidoj de la ellasilo en karbondioksidon kaj akvovaporon. Plateno ankaŭ forte katalizas la putriĝon de hidrogena peroksido en akvon kaj oksigenon[6] kaj ĝi estas uzata en fuelpiloj[7] kiel katalizilo por la redukto de oksigeno.[8][9]

Ĉar plateno estas inerta, ĝi ofte estas uzita en juvelaĵo, kutime en la formo de 90-95% alojo.[10] Plateno ankaŭ estas valormetala varo kaj la ISO-valutkodo por ĝiaj stangoj estas XPT.

En la horloĝkreadindustrio, firmaoj kiel ekzemple Vacheron Constantin, Patek Philippe, Rolex, kaj Breitling uzas platenon por produkti limigiteldonajn horloĝkolektojn. Horloĝistoj aprezas la unikajn ecojn de plateno, ĉar ĝi ne makuliĝas aŭ erodiĝas (ĉi-lasta kontraste al oro).[11]

Ĝia elektra rezistivo varias laŭ temperaturo, pro tio ĝi estas uzata por platenaj rezistaj termometroj kaj ankau por produkti termoparojn, en formo de veldo inter pura plateno kaj rodi-tegita plateno.

Ĉi tiu metalo havas malgrandan dilatkoeficienton de disvastiĝo preskaŭ egala al tiu de vitro kaj estas tial uzata por sigeli elektrodojn en vitro.

La platen-iridia alojo ("iridiita plateno") disponigas materialojn de nekomparebla rigideco, malmoleco kaj kemia rezisto: alojo de 90% plateno kaj 10% estis precipe uzita por formi la unuan norman kilogramon kaj la unuan norman metron de la Breteuil-pavilono en Sèvres (okcidente de Parizo).

Platen-kobaltaj alojoj havas bonegajn magnetajn ecojn. Alojo de 76,7% plateno kaj 23,3% kobalto, laŭ maso, faras ekstreme povuman magneton.

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads