Felicia Langer
From Wikipedia, the free encyclopedia
Felicia LANGER (naskiĝinta la 9-an de decembro 1930 en Tarnów, Pollando -- 21-a de junio 2018) estis Israela advokato por homaj rajtoj kaj verkisto.
Felicia Langer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Felicja-Amalia Langer | |||||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1930 (1930-12-09) en Tarnów | ||||
Morto | 22-an de junio 2018 (2018-06-22) (87-jaraĝa) en Tübingen | ||||
Lingvoj | hebrea • pola • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando • Germanio • Israelo vd | ||||
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo vd | ||||
Partio | Partio Komunista de Israelo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • homrajta aktivulo • advokato • aktivulo • akvokato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi fariĝis konata pro la defendo de palestinanoj akuzitaj pro politkaj deliktoj en Israele okupitaj palestinaj teritorioj (Cisjordanio kaj Gaza-strio). Ŝi ankaŭ verkis plurajn librojn pri krimo kontraŭ homaj rajtoj fare de la Israela administracio de la okupita teritorio: ŝiaj libroj detaligas vastan aplikadon de torturo de malliberigitoj kaj ankaŭ regule okazantajn krimojn kontraŭ internacia juro, kiu ja malpermesas deportadon kaj kolektivan punadon.
En 1990 ŝi estis distingita per Premio de ĝusta vivo (ankaŭ konata kiel "Alternativa Nobel-premio")
|
En 1991 ŝi ricevis la Bruno-Kreisky-Premion pro "Elstaraj atingoj sur la kampo de Homaj Rajtoj".