Felix Mendelssohn Bartholdy
germana komponisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jakob Ludwig Felix MENDELSSOHN BARTHOLDY [JAkop LUDviŝ FEliks MENdelszon barTOLdi], denaske kaj pli ĝenerale konita kiel Felix MENDELSSOHN (n. la 3-an de februaro 1809 en Hamburgo - m. la 4-an de novembro 1847 en Lepsiko) estis germana komponisto, pianisto kaj orkestrestro de la frua romantikisma periodo. Li estis la nepo de la filozofo Moses Mendelssohn kaj naskiĝis ene de la bonstata, juda familio Mendelssohn, kiu poste konvertiĝis al kristanismo. Inter liaj tre diversaj verkoj estas simfonioj, konĉertoj, oratorioj, piano-muzikaĵoj kaj ĉambra muziko.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
Post longa periodo de malpopulariĝo pro la ŝanĝemaj muzikaj modoj kaj la kontraŭjudismo de la komenco de la 20-a jarcento, la originaleco kaj kreemo de Felix Mendelssohn Bartholdy estas hodiaŭ denove agnoskitaj. Li nun viciĝas inter la plej konataj kaj popularaj komponistoj de la romantikisma epoko. Mendelssohn estas cetere kaj kutime rigardita kiel la definitiva remalkovrinto de la verkoj de Johann Sebastian Bach.