Timmermans naskiĝis en Lier. Li estis aŭtodidakto kaj verkis teatraĵojn, romanojn kun historia karaktero, novelojn, religie inspiritajn verkojn kaj poemojn. La libro Pallieter el la jaro 1916 estas de multaj konsiderata kiel lia majstra verko. Timmermans ankaŭ verkis sub la pseŭdonimoPolleke van Mher.
Apud verkisto li ankaŭ estis pentristo kaj desegnisto kaj krome tre sprita paroladisto.
Timmermans en sia juneco havis sian nigran vivperiodon, kiu skribigis al li Krepuskoj de la Morto, sed iom post iom malkovris sian veran, propran naturon, kiu nur kriis je amo por la vivo kaj ĝia sentema abundego, kaj kiu ĝin fine glore ektrovis per la vivĝoja verko Pallieter. En la verkaro de Timmermans estas precipe trovebla tia dueco de la flandra popolkaraktero; gotika mistiko kaj renesanca sentamo: La infaneto Jesuo en Flandrujo, La tre belaj Horoj de F-ino Simforozo, Boudewyn, Anna-Marie, Petro Brueghel, Kandeleto en la Lanterno, La Pastro el la floranta Vinberejo.
Dum la unuaj jaroj de la dua mondmilito Timmermans redaktis la flandran-nacian revuon Volk. Tial, kaj ĉar li en 1942 ĉe la universitato de Hamburgo akceptis la premion Rembrandt, li kiel multaj aliaj estis brulmarkita kiel fikunlaboranto kun la nazioj.
La plej multaj el la libroj de Timmermans estas tradukitaj en la ĉefajn eŭropajn lingvojn kaj ankaŭ en Esperanton (vd. malsupre). Precipe en Germanujo, kie la eldoncifero de sia verkaro atingis 150 000 ekzemplerojn, li influis kelkajn junajn literaturistojn. Ankaŭ en Flandrujo multaj intermiksis siajn kolorojn sur la paletro de Timmermans, pro tio nur kapablante "Pallieter-adi".
1903: Timmermans verkas siajn unuajn poemojn.
1905: Zeldzame verhalen uit Begijnhofsproken.
1907: Door de dagen. Verzamelde gedichten.
1909: Ecce-Homo en het bange portieresken (later opgenomen in Begijnhofsproken)
1910: Schemeringen van de dood (zes novellen)
1912: Begijnhofsproken
1916: Pallieter (unua eldono 1225 ex.) lia majstra verko. (filmita)
1917: Het kindeke Jezus in Vlaanderen
1918: De zeer schone uren van Juffrouw Symforosa, begijntjen
1919: Boudewijn (Besta eposo en strofoj) + multaj prelegoj en Nederlando
1921: Anna-Marie - Boudewijn en Karel en Elegast (prilaboro)
1922: De vier heemskinderen (prilaboro)
1922: Uit mijn rommelkast. Rond het ontstaan van Pallieter en Het kindeke Jezus in Vlaanderen
1923: Driekoningentriptiek en De ivoren fluit (mallongaj rakontoj)
1924: De pastoor uit den bloeyenden wijngaerdt - Pieter Breugel. Finpretigita nur en decembro
1929 - Het keerseken in den lanteern - Het kleuterboek Rimetoj
1925: Schoon Lier en De oranjebloemekens
1926: Naar waar de appelsienen groeien en Het hovenkierken Gods
1928: Pieter Bruegel, zoo heb ik uit uwe werken geroken
1931: De wilgen
1932: De harp van Sint-Franciscus
1933: Pijp en toebak
1934: De kerk van Strijthem en Bij de krabbekoker
1935: Boerenpsalm (filmita)
1936: Het Vlaamsche volksleven volgens Pieter Breughel
1941: De familie Hernat
1942: Vertelsels
1943: Minneke-Poes - Oscar Van Rompay (essay) - Isidoor Opsomer - Een lepel herinneringen
1944: Vertelsels II - Anne-Mie en Bruintje
1945: Vertelsels III
1924: En waar de sterre bleef stille staan
1926: Leontientje
1930: De hemelsche Salomé
1938: Het kindeke Jezus in Vlaanderen (teatra prilaboro de Karl JACOBS)
1938: Het filmspel van Sint-Franciscus
1943: Pieter Bruegel
1943: Die sanfte Kehle (origina titolo: De zachte keel)
1947: Adagio (poemoj)
1948: Adriaan Brouwer
kaj cetere: Lierke-Plezierke - Brevarium in 1965 - Felix Timmermans verhaalt - De goede helpers en andere verhalen - Jan de Kraai en andere verhalen - Met Felix Timmermans door Vlaanderen kaj ankoraŭ en 1993 Pallieter in Holland - Uit mijn rommelkas - Een lepel herinneringen