Forumo Junulara Eŭropa
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Forumo Junulara Eŭropa, mallongita kiel FoJE, (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF) estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale al Eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel la Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj. En januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili 44 naciajn junularajn konsilojn kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de FoJE kiel neregistara organizaĵo.[1] Krome laŭ la nuna stato unu landa sekcio de TEJO, Pola Esperanto-Junularo, sukcesas esti plena membro[2] de sia landa konsilio de junularaj organizaĵoj[3] - plia landa sekcio, Germana Esperanto-Junularo, havis kompareblan statuson ekde komence de la 1990-aj ĝis meze de la 2010-aj jaroj,[4] sed perdis ĝin pro tio ke la ĉiukaze altaj postuloj pri grandeco de la membroasocioj estis ankoraŭ plialtigitaj, kaj la aktivuloj de GEJ ne plu sukcesis plenumi la postulojn konatajn al ĉiuj.
Forumo Junulara Eŭropa | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo • interesogrupo | |||||
Komenco | 1996 vd | ||||
Antaŭe | Q21082728 • Q11923407 • Q21055588 vd | ||||
Sidejo | Bruselo | ||||
Adreso | Rue de l’Industrie, 10 | ||||
Agareo |
youth policy | ||||
Lingvoj | |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Jura formo | international non-profit association | ||||