Francis Galton
angla geografo, statistikisto, kaj eŭgenikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Francis GALTON (/ˈfrɑːnsɪs ˈgɔːltn̩/) (naskiĝis la 16-an de februaro 1982 en Sparkbrook, Birmingham, mortis la 17-an de januaro 1911 en Haslemere, Surrey) estis brita polimato, antropologo, geografo, esploristo, inventisto, meteologo, statistikisto, psikologo kaj eŭgenikisto kun ampleksa spektro de interesoj.[1][2]
Francis Galton | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Francis Galton | |||||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1822 (1822-02-16) en Birmingham | ||||
Morto | 17-an de januaro 1911 (1911-01-17) (88-jaraĝa) en Haslemere | ||||
Tombo | Claverdon vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | King's College • Trinity College • King Edward's School • Universitato de Kembriĝo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Samuel Tertius Galton vd | ||||
Patrino | Frances Anne Violetta Darwin vd | ||||
Gefratoj | Emma Sophia Galton • Lucy Harriott Galton • Elizabeth Anne Galton • Erasmus Galton • Millicent Adele Galton • Darwin Galton vd | ||||
Edz(in)o | Louisa Jane Butler vd | ||||
Parencoj | Charles Darwin vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • esploristo • antropologo • genetikisto • psikologo • geografo • meteologo • statistikisto • filozofo • sociologo • verkisto • fotisto • inventisto • fiziologo vd | ||||
Laborkampo | probabloteorio • antropologio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | William Hopkins vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | bean machine vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Galton produktis pli ol 340 artikolojn kaj librojn. Li kreis la statistikan koncepton de kunrilato kaj regreso al la averaĝo, ege disvastigita. Li estis la unua kiu aplikis statistikajn metodojn por la studo de la homaj diferencoj kaj la heredo de la inteligento, enkondukis la uzadon de demandaroj kaj enkestoj por kolekti datumojn pri la homaj komunumoj, kiujn li bezonis por genealogiaj kaj biografiaj laboroj kaj por siaj antropometriaj studoj.
Li estis pionira en eŭgeniko, kaj li mem stampis la terminon en si mem[3] kaj la esprimon "naturo kontraŭ bredado”.[4] Lia libro “La hereda genio” (1869) estis la unua scienca klopodo por studi la genion kaj la grandon.[5]
Kiel esploristo de la homa menso, li fondis la psikometrion (la scienco de la mezuro de la mensaj kapabloj), la diferencan psikologion kaj la leksikan hipotezon de la personeco. Li ideigis metodon por klasigi la fingrospurojn kiu rezultis utilajn en la jurmedicina scienco. Lia serĉado de la sciencaj principoj de diversaj fenomenoj etendis eĉ al la plej bona metodo por kuiri teon.[6][7]