From Wikipedia, the free encyclopedia
La galoa lingvo (memnomo: galo, france: gallo, bretone: gallaoueg) estas unu el la du lingvoj de Bretonio en Francio. Kvankam ĉiuj en Bretonio parolas nun la francan, ankaŭ viglas okcidente la Bretona lingvo kaj oriente la galoa.
Male de la bretona, kiu estas keltida lingvo, galoo estas lingvo de Oïl kaj do estas tiel maljuna kiel la franca lingvo (kiu ankaŭ devenas de la lingvoj de oïl), kiu dum la lastaj jarcentoj pli kaj pli forte influis la galoan por nun anstataŭigi ĝin. Pro tio, multaj personoj, kaj eĉ lingvistoj kiel Georges Kersaudy en sia verko Lingvoj senlime : malkovrante la lingvojn de Eŭropo, taksas la lingvon de miksaĵo inter la bretona kaj la franca, kio estas malestimanta eraro ĉar la bretona tute apartenas al alia lingvofamilio.
Galoo estas parolata en "Alta Bretonio", t.e. la departementoj Ille-et-Vilaine, Loire-Atlantique kaj parte en Côtes-d'Armor kaj Morbihan. Precipe parolata de maljunuloj, la galoa estas ankoraŭ iom parolata en kamparo. Verŝajne kelkaj miloj da personoj parolas kaj komprenas ĝin. Sed la lingvo estas pli kaj pli malaperanta, precipe ĉar la lingvo ne estas unuigita. Efektive, laŭ la regiono, la akcentoj kaj eĉ la vortoj varias. Asocioj nuntempe klopodas por unuecigi la vortliterumojn. Jam aperis vortaroj kaj libroj galoe. Ekzemple la bildlibro Tinĉjo (ankaŭ tradukita Esperanten) aperis en galoo.
Ekzistas multaj skribmanieroj. La vortaroj kontraŭdiras unu la aliajn. La sekvantaj ekzemploj estas tiuj de Rennes, kiel sur la bildo. Pri la prononco: eu estas franca "eu", an estas franca nazala sono kaj la u estas la franca "u".
Galoe | France | Esperante |
---|---|---|
anoet [ane] | aujourd'hui ("anuit") | hodiaŭ |
avet [avet] | abeille | abelo |
betunae [betune] | fumer | fumi |
bié neir [bje na] | blé noir | fagopiro |
chaérr [ŝer] | chaise | seĝo |
chapèu [ŝape] | chapeau | ĉapelo |
doujaé / donjaé [duĵa] | délicat (douillet) | delikata |
fórmaij [forma] | fromage | fromaĝo |
desort [desor] | sortie | elirejo |
cheir [ŝe] | tomber (choir) | fali |
biq [bik] | chèvre (bique) | kaprino |
emer [eme] | aimer | ami |
ostèu [osteu] | maison | domo |
góll [gul] | bouche (gueule) | buŝo (faŭko) |
limerot [limero] | numéro | numero |
lip [lip] | lèvre (lippe) | lipo |
maézoe, admaézoe [meze] | désormais | ekde nun |
nouna [nuna] | non | ne |
o [o] | avec | kun |
peirr [pir] | poire | piro |
pié [pje] | pluie | pluvo |
escoll [ekol] | école | lernejo |
chat-de-boéz [ŝadbue](arbarkato) | écureuil | sciuro |
esteill [etel] | étoile | stelo |
sublae [suble] | siffler | sibli |
sia [sija] | si | jes ja |
seuillée d'éve [seujedev] | seau d'eau | sitelo da akvo |
us [u] | porte (huis) | pordo |
yen [jan] | oui | jes |
ankaŭ Brtégne Galése (Galoa Bretonio)...
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.