Morbihan
franca departemento From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Morbihan [mɔʁbiɑ̃] estas departemento de Bretonio, la plej okcidenta regiono de Francio. Ĝia nomo devenas de la bretona Mor-Bihan signifante Malgranda Maro. La departemento situas sude de Bretonio. La Mor-Bihan-a golfo estas tre fama pro sia belegeco kun multaj insuloj, inter kiuj estas Île-aux-Moines (“insulo de la monaĥoj”, bretone Enizenac’h).

Remove ads
Arondismentoj
La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Ĉefaj urboj
- Vannes (bretonlingve Gwened): 52 683 loĝantoj en 2009
- Lorient (An Oriant): 61 548 en 2011
- Pontivy (Pondivi): 13 693 en 2008
La departemento entute enhavas 256 komunumojn.

Remove ads
Lingvoj
Oni ĉie parolas la francan lingvon sed ankaŭ viglas la originaj lingvoj: la bretona okcidente (kelta lingvo) kaj la galoa lingvo oriente (latinida lingvo). En 2003, oni taksis, ke estas 50 000 bretonlingvaj uzantoj.[1]
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads