Bretonio
kultura regiono de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Bretonio aŭ Bretonujo estas vasta duoninsulo situanta okcidente de la Eŭropa kontinento inter la manika markolo norde kaj la atlantika oceano okcidente kaj sude. Ĝi estas unu el la ses keltaj nacioj, laŭ vidpunkto lingvistika, etnologia kaj historia. Ekzistas flago, la Gwenn ha Du (blanko kaj nigro) kaj nacia himno, Bro gozh ma zadoù (Antikva lando de miaj patroj). Nuntempe estas parolataj du endogenaj lingvoj – la galoa kaj la bretona lingvo – kaj unu ekzogena lingvo – la franca lingvo – kiu estas la ununura oficiala kaj komprenata de ĉiuj.

Montaro Menez Are

Ekde la fino de la romia imperio, miloj da migrantoj devenantaj de Britio ekloĝas la okcidentan parton de tio kio estis tiam nomita Armoriko. Tiuj konstituis reĝlandon en la 9-a jarcento kiu poste fariĝis duklando. En 1532, ĝi iĝas "fremda provinco" en la Franca reĝlando ĝis la franca revolucio, dum kiu, en 1790, ĝi perdis sian apartan statuton. Ĝi estas poste apartigita en du francajn regionojn: 80 % en Bretonio (franca regiono) kaj 20 % en Luarlandoj.
La nomo Bretonio estas parenca al tiu de Britio, ĉar temis pri la sama popolo. Cetere, en aliaj lingvoj, la du nomoj estas tutsamaj, malsamigataj per la prefikso malgranda (Bretonio) kaj granda (Britio). Ĝia bretonlingva nomo, Breizh (/bʁejs/ laŭ IFA) estas literumita per ZH por akordigi la eksan skribmanieron, kiu ekzistis por la nordo kaj okcidento (Breiz), kun tiu de la sudo (Breih). Breizh estas kutime mallongigata BZH. ISO-kodo de la regiono estas FR-E. En la galoa lingvo ĝi nomiĝas Bertaèyn kaj en la franca lingvo, Bretagne.
Remove ads
Geografio


Bretonio kuŝas sur 34 034 km², el kiuj 27 209 km² estas en la franca regiono Bretonio. La bretona marbordo estas tre rifa, kun multnombraj najbaraj insuletoj kaj la tuta longeco proksimas 3 000 km. Tradicie oni distingas la marbordajn regionojn (Arvor en la bretona) de la centraj regionoj (Argoat, t.e. la arbaro). En centra Bretonio situas la Arbaro de Brocéliande, plej granda arbaro de Bretonio kaj hejmlando de multaj legendoj, interalie la artura legendo.
La klimato estas tre ŝanĝiĝema kaj, pro la marborda situo, konstante mezvarma kaj pluvema. Sed nebulpluvoj estas multe pli kutimaj ol veraj ŝtormaj pluvegoj. La komuna klaĉo pri Bretonio estas ke ĉiam pluvas, sed tio ne estas vera.
En la okcidenta Bretonio staras la montaron Menez Are (aŭ Monto Are en la esperanta), parto de la armorika montaro, naskita dum la paleozoika erao. Nuntempe ĝi estas nur granitaj montetoj, kies plej alta monto, la Roc'h Ruz, kulminas je 385,01 m super la marnivelo. Tiu montaro, kiu emerĝas el la erikejo, tre similas al tiuj de Irlando kaj Kimrio.
Remove ads
Subdividaĵoj
Departementoj
La oficiala dividaĵo de Bretonio estas en francaj departementoj:
Diocezoj

La bretona teritorio estis tradicie dividita per diocezoj, kiuj, eĉ se ili ne plu validas nuntempe, ankoraŭ estas ofte aludita.
Remove ads
Loĝantaro


Urboj
Urba loĝantaro laŭ la censo de 1999.
Historio

La bretona kulturo estas tre malnova, en Bretonio staras megalitoj de la jaro 2000 a.K. Bretonio estas konsiderata kiel unu el la ses keltaj nacioj. Post la unua mondmilito aperis naciisma politika movado favore al la revivigo de la bretona kulturo, ĉefe rilate la lingvon. En 1927 fondiĝas la Bretona Aŭtonomista Partio, kelkajn jarojn antaŭe, en 1923, Morvan Marchal, unu el la ĉefaj bretonaj naciistoj, kreis la nuntempan bretonan flagon, bazita sur tradiciaj nigra kaj blanka koloroj de la mezepoka bretona armeo. La aŭtoro de la flago tiris inspiron el la flagoj de Usono kaj Grekio, konsiderataj de li kiel la luliloj de la libereco kaj la demokratio. La strioj reprezentas la bretonajn provincojn kaj sur la supra kantono aperas la simbolo de la bretona duk-lando.[1]
Sendependismo en Bretonio

Remove ads
Lingvoj

La ĉefa lingvo uzata hodiaŭ en Bretonio estas la franca. Eĉ se antaŭ cent jaroj nur kelkaj ĝin parolis, la franca registaro sukcesis uzigi sian lingvon perforte ekzemple en lernejoj, ktp... (en 1950 oni taksis, ke nur 100.000 bretonoj ne parolis la francan; kaj tiu cifero ĝismalsupreniris nulen.)
Bretonio povas esti dividita en du partojn: okcidente (de la mezo de Côtes-d'Armor kaj Morbihan) tiel nomata la "Malalta Bretonio". Tie, oni parolas la bretonan lingvon. Tiu-ĉi keltida lingvo estas nun instruata en la lernejaro Diwan kaj la lingvo verŝajne restos vigla. En 1992, je la demando "ĉu indas konservi la bretonan?", 92 % de demandataj bretonoj jese respondis.
Sed oriente de Bretonio, en la "Alta Bretonio" (inkluzive orienta parto de Côtes-d'Armor kaj Morbihan, Loire-Atlantique kaj Ille-et-Vilaine) estas tutmalsama lingvo, la Galolingvo. Estas latinida lingvo malpli parolata ol la bretona (precipe de maljunuloj) kaj kiu ankoraŭ ne havas fiksan alfabeton.
Kelkaj vortoj en la tri lingvoj de Bretonio
Remove ads
Kulturo
- Tradicia bretona muziko
- Bretonaj kostumoj
Festoj
Notoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads