George Byron
angla poeto / From Wikipedia, the free encyclopedia
George Gordon Noel BYRON (6-a barono Byron de Rochdale, esperante Georgo Bajrono[1]; naskiĝis la 22-an de januaro 1788 en Londono, mortis la 19-an de aprilo 1824 en Misolongi, Grekio) estis angla-skota verkisto.
|
Ĉi tiu artikolo estis je la 26-a de septembro 2020 akceptita en la liston de legindaj artikoloj. |
George Byron | |||||
---|---|---|---|---|---|
Lord Byron en albana vestaĵo | |||||
Persona informo | |||||
George Gordon Byron | |||||
Naskonomo | George Gordon Byron | ||||
Naskiĝo | 22-an de januaro 1788 (1788-01-22) en Civito de Vestminstro | ||||
Morto | 19-an de aprilo 1824 (1824-04-19) (36-jaraĝa) en Misolongi | ||||
Mortis per | sepso vd | ||||
Tombo | Nottinghamshire vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Lernejo Harrow • Trinity College • Universitato de Kembriĝo • Aberdeen Grammar School vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | John Byron vd | ||||
Patrino | Catherine Gordon Byron vd | ||||
Gefratoj | Augusta Leigh vd | ||||
Edz(in)o | Anne Isabella Byron • Claire Clairmont vd | ||||
Amkunulo | Claire Clairmont • Augusta Leigh • Margarita Cogni vd | ||||
Infanoj | Ada Lovelace • Elizabeth Medora Leigh • Allegra Byron vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • kantotekstisto • politikisto • dramaturgo • aŭtobiografo • tradukisto • militisto • taglibristo • verkisto • libretisto • aristokrato • philhellene vd | ||||
Laborkampo | teatra arto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Childe Harold's Pilgrimage ❦ Don Juan ❦ Manfred vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nomata ankaŭ Lord Byron aŭ la 6-a barono Byron de Rochdale, li estis en sia tempo la plej populara anglalingva poeto. Liaj plej konataj verkoj estas la epopeoj "Childe Harold's Pilgrimage" (Pilgrimado de Childe Harold) kaj "Don Juan" (Don Johano). Tiu ĉi lasta restis nefinita. Li estis ankaŭ nobelo kaj politikisto.
Li estis nepo de John Byron, esploristo de la Suda Pacifiko kaj brita admiralo. Lord Byron estis patro de Ada Lovelace. Li krome estas konata kiel grava partoprenanto de la greka revolucio. Sed lia graveco fontas el lia elstara rolo en disvastigo de la sento de Romantikismo kaj kiel aŭtoro de mallongaj poemoj kiel She walks in beauty, When we two parted, kaj So, we'll go no more a roving kaj de pli longaj rakontaj poemoj Childe Harold's Pilgrimage kaj Don Juan. Li estas konsiderata unu el la plej grandaj britaj poetoj kaj pluestas amplekse legata kaj influa — kaj en la anglalingva mondo, kaj ekster ĝi.
Li veturis etende tra Eŭropo, ĉefe en Italio, kie li vivis dum sep jaroj en la urboj Venecio, Raveno kaj Pizo. Dum sia restado en Italio li ofte vizitis sian amikon, poeton Percy Bysshe Shelley.[2] Poste Byron aliĝis al la Greka milito de sendependiĝo kaj luktis kontraŭ la Otomana Imperio, pro kio la Grekoj admiras lin kiel nacian heroon.[3] Li mortis en 1824 je aĝo de 36 el febro kiun li ekhavis en Misolongi.
La graveco de Byron fontas ne nur el liaj verkoj, sed ankaŭ el lia romantika vivo, kiun karakterizis aristokrataj ekscesoj, grandaj ŝuldoj, multnombraj amaferoj (kaj kun viroj, kaj kun virinoj, inkluzive eblan amrilaton kun sia duonfratino),[4] kaj memdecidita ekzilo. Li estis fame priskribata de Lady Caroline Lamb kiel "mad, bad and dangerous to know" (freneza, malica kaj danĝera se konata).[5]
Lia nura legitima infano, nome lia filino Ada Lovelace, estas konsiderata kiel la unua komputilprogramisto bazita sur siaj notoj pri la Analizilo de Charles Babbage.[6][7][8] Inter ekstergeedzaj filoj de Byron estis Allegra Byron, kiu mortis en infanaĝo, kaj eble Elizabeth Medora Leigh.