From Wikipedia, the free encyclopedia
George Campbell SCOTT (18a de oktobro, 1927 – 22a de septembro, 1999) estis usona aktoro de teatro kaj kino, reĝisoro kaj produktoro.
Li estis plej bone konata pro sia teatra laboro, same kiel pro siaj portretoj de la akuzisto Claude Dancer en Anatomy of a Murder (1959), de la Generalo Buck Turgidson en la filmo de Stanley Kubrick nome Dr. Strangelove (1964), de la Generalo George S. Patton en la filmo Patton (1970), kaj de Ebenezer Scrooge en la filmo de Clive Donner nome A Christmas Carol (1984).
Li estis la unua geaktoro kiu malakceptis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Aktoro (pro Patton en 1970), avertinta al la Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj monatojn antaŭe ke li faros tion pro filozofia tialo se li venkos. Scott kredis, ke ĉiu aktora ludado estas unikaj kaj nekomparebla al aliaj. En 1972, ankaŭ Marlon Brando same malakceptos la premion.
Scott havis dum sia vivo problemojn pro alkoholismo kaj edziĝis kvinfoje (dufoje al sama edzino) kaj havis multajn aliajn amaferojn ekstergeedzece.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.