George Soros
hungara/usona financisto (1930-) / From Wikipedia, the free encyclopedia
George Soros [Ĝorĝ Ŝoroŝ]), hungare György Soros, naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1930 en Budapeŝto sub la nomo György Schwartz (elp. ŝvarc). Li estas financisto, spekulanto, filantropo kaj filo de la Esperanto-verkisto Tivadar Schwarz, alinomata Teodoro Ŝvarc, unu el la eldonintoj de la fama beletra revuo en Esperanto Literatura Mondo[1].
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
George Soros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schwartz György |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1930 (1930-08-12) (93-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | Esperanto • angla • hungara |
Loĝloko | Budapeŝto • Anglio • Nov-Jorko |
Ŝtataneco | Usono • Hungario • Hungara reĝlando |
Alma mater | Londona Lernejo de Ekonomiko |
Familio | |
Patro | Tivadar Soros |
Patrino | Elizabeth Soros |
Frat(in)oj | Paul Soros • Daisy Soros |
Edz(in)o | Tamiko Bolton • Susan Weber Soros • Annaliese Witschak |
Infanoj | Alexander Soros • Gregory Soros • Jonathan Soros • Robert Soros • Andrea Soros |
Okupo | |
Okupo | gradegkapitalisto • investisto • filantropo • filozofo • verkisto • ekonomikisto • financisto • bankisto • trader • entreprenisto |
TTT | |
Retejo | https://www.georgesoros.com |
Fermi
En la 1970-aj jaroj li kunlaboris kun Jim Rogers ĉe la levilfonduso Qantum Fund kun kiu ili realigis gajnon de 4000 elcentoj en dek jaroj[2].
Soros estas konata kiel "La viro, kiu rompis la bankon de Anglio" kiam li en 1992 forte vetis kontraŭ la brita pundo, kiam li estis profesie financa analisto kaj interŝanĝisto de valutoj (angle: 'trader') en la londona borso-merkato[3].