George Washington
la 1-a prezidanto de Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
George WASHINGTON [ĝorĝ ŬA-ŝing-ton], aŭ esperantigite Georgo VAŜINGTONO[1][2][3],naskiĝis la 22-an de februaro 1732[4][5] en la kantono de Westmoreland (Virginio) - la 14-an de decembro 1799 en Mount Vernon (Virginio), pro tonsilito) estis la unua prezidento de Usono (1789–1797) kaj unu el la patroj-fondintoj de Usono. Li ankaŭ estis amplekse konsiderata kiel la "patro de sia lando" – eĉ dum sia vivepoko.[6][7]
Georgo Vaŝingtono | |||||
---|---|---|---|---|---|
1-a Prezidento de Usono | |||||
Persona informo | |||||
George Washington | |||||
Naskiĝo | 22-an de februaro 1732 (1732-02-22) en Westmoreland, Virginio, Usono | ||||
Morto | 14-an de decembro 1799 (1799-12-14) (67-jaraĝa) en Mount Vernon, Virginio, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | epiglottitis • acute laryngitis vd | ||||
Tombo | Washington's Tomb vd | ||||
Religio | Eklezio de Anglio/Episkopanismo | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Filadelfio • Kantono Westmoreland • Nov-Jorko • Monto Vernon vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Usono vd | ||||
Partio | nenia | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Washington family vd | ||||
Patro | Augustine Washington vd | ||||
Patrino | Mary Ball Washington vd | ||||
Gefratoj | Betty Washington Lewis • Samuel Washington • John Augustine Washington • Charles Washington • Mildred Washington • Butler Washington • Lawrence Washington • Augustine Washington Jr. • Jane Washington vd | ||||
Edz(in)o | Martha Dandridge Custis Washington | ||||
Infanoj | Daniel Custis (duonfilo) Frances Custis John Parke Custis (duonfilo) Martha Parke Custis (duonfilino) Eleanor Parke Custis Lewis (duon-nepino, edukita de Washington) George Washington Parke Custis (duon-nepo, edukita de Washington) | ||||
Parencoj | Martha Parke Custis • John Parke Custis • George Washington Parke Custis vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | farmisto, (plantejo) soldato (generalo) | ||||
Aktiva dum | 1752– vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
1-a Prezidento de Usono | |||||
Dum | 30-a de aprilo 1789 – 4-a de marto 1797 | ||||
Vicprezidento | John Adams | ||||
Antaŭulo | ofico kreita | ||||
Sekvanto | John Adams | ||||
1-a Ĉefkomandanto de Kontinenta Armeo | |||||
Dum | 15-a de junio 1775 – 23-a de decembro 1783 | ||||
Antaŭulo | pozicio kreita | ||||
Sekvanto | Henry Knox | ||||
6-a Komandanta Generalo de Usona Armeo | |||||
Dum | 13-a de julio 1798 – 14-a de decembro 1799 | ||||
Prezidento | John Adams | ||||
Antaŭulo | James Wilkinson | ||||
Sekvanto | Aleksandro Hamiltono | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Washington, kiu estis alte aprezita pro sia kapablo gvidi, estis unuanime elektita Prezidento fare de la elektistoj kaj en 1788–1789 kaj en 1792.[8] Li kontrolis la kreadon de forta, bone financita nacia registaro kiu eltenis neŭtralecon en la Francaj revoluciaj militoj, subpremis la Ribelon pri Viskio (1794), kaj atingis akceptadon inter ĉiutipaj usonanoj.[9]
Washington establis multajn formojn de regado ankoraŭ uzataj nuntempe, kiel la kabineta sistemo kaj la inaŭgura diskurso.[10][11] Post kiam li sukcese ribelis kontraŭ la reĝo de Britio, Washington mem rifuzis esti reĝo aŭ tirano de la nova ŝtato. Tiu faro estis tre grava kaj helpis eviti, ke en Usono aperis la tiraneco, kiu poste estis ofta en kelkaj landoj de Latinameriko post sendependiĝo. Lia retiriĝo post du regotempoj kaj la paca transiro el lia prezidenteco al tiu de John Adams establis tradicion, kiu pluis ĝis kiam Franklin D. Roosevelt estis elektita por tria regotempo.[12]
Ĉe sia morto, Washington estis laŭdita kiel "unua en milito, unua en paco, kaj unua en la koroj de liaj samlandanoj" fare de Henry Lee.[13]
Kiel la gvidanto de la unua sukcesa revolucio kontraŭ kolonia regno en monda historio, Washington iĝis internacia ikono por liberigo kaj naciismo.[14] Li estas konstante vicigita inter la supraj tri prezidantoj de Usono, laŭ balotenketoj de kaj akademiuloj kaj la popolo.